Mutaz Essa Barshim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la stelulo en la katara teamo ĝis nun estis la altosaltisto Mutaz Essa Barshim (jen en 2016), kiu en 2012 kaj 2016 akiris arĝentan kaj en 2020 dividis la oran medalon (vidu tekste)
Mutaz Essa Barshim
jen en 2011
jen en 2011
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1991 (1991-06-24) (32-jaraĝa)
en Doho
Ŝtataneco Kataro
Okupo
Okupo altosaltisto • atleto
TTT
Retejo http://mutazbarshim.net
vdr

Mutaz Essa Barshim - arabe معتز عيسى برشم, DMG-transskribo Muʿtazz ʿĪsā Baršim, naskiĝis la la  24-an de junio 1991(nun 1991-06-24), do nun 32-jara - estas katara atleto. Li specialiĝis pri altosalto kaj laŭ la stato komence de la 2020-aj jaroj estas la stelulo de la katara olimpika teamo. En la somera Olimpiko 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, okazis simbola momento, kiam en elmontro de sportema kaj olimpika spirito, li kaj la itala konkuranto Gianmarco Tamberi konsentis disdividi la oran medalon anstataŭ decidi la gajninton en altosalto. La du atletoj klarigis, ke ĝi estas "mesaĝo al la pli juna generacio: dividi kun amiko estas pli bela, kaj ĝi estas pli ol sporto".

ormedalo dividita en Tokio 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]