Kumiteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
monero de 1000 armenaj dramoj pri kumitea lukto

Kumiteo (japane 組 手, laŭlitere "baraktantaj manoj") estas unu el la tri ĉefaj sekcioj de karateo-trejnado, kune kun katao kaj kihono. Kumiteo estas la parto de karateo en kiu persono trejnas kontraŭ kontraŭulo, uzante la teknikojn lernitajn de la kihono kaj katao.

Kumiteo povas esti uzata por disvolvi apartan teknikon aŭ lertecon (ekz. efike juĝi kaj ĝustigi la distancon de la kontraŭulo) aŭ ĝi povas esti farita en konkurado.

En 2021 karateo kun du subdisciplinoj katao kaj kumiteo unuafoje estis parto de la somera olimpiko.

konkuro de kumiteo en la monda ĉampioneco de 2012