Stafetado de la olimpika torĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torĉrelajso de Atiko, ruĝ-figura oinochoe prezentanta torĉrelajson ( lampadedromia ), direkte al la fino de la 4-a jarcento a.K.
Ekbruligo de la flamo en Olimpio

La olimpika torĉo-stafetado, kadre de la olimpikaj simboloj, estas malferma ceremonio de la Olimpikoj en la moderna tempo, kiu estas aranĝita ekde la 1936-datita Olimpiko en Berlino [1]. La tradicio de la olimpika flamo reiras al la antikva Grekio ; la fajro estis ekbruligita honore al la diino Hestia .

La torĉa stafetado por la Olimpikoj signifas la translokigon de torĉo kun la olimpika flamo de Olimpio en Grekio al la gastiganta urbo. La torĉo ĉiam alvenas al la olimpika stadiono dum la malferma ceremonio [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bowlby, Chris. "The Olympic torch's shadowy past", BBC News, 2008-03-05. Retrieved on 2009-10-21.
  2. Zinser, Lynn, "I.O.C. Bars International Torch Relays", The New York Times, March 27, 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]