Evangelos Zappas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Evangelis Zappas)
Evangelos Zappas
Portreto de Evangelis Zappas en Zappeion.
Portreto de Evangelis Zappas en Zappeion.
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1800 (1800-08-23)
en Labovë e Madhe, Pashalik of Yanina,  Otomana Imperio
Morto 19-an de junio 1865 (1865-06-19) (64-jaraĝa)
en Broșteni, Ialomița County,  Unuiĝintaj Princlandoj
Tombo Broșteni
Lingvoj greka
Ŝtataneco GrekioOtomana ImperioUnuiĝintaj Princlandoj
Alma mater Zosimaia School
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenisto
vdr

EvangelisEvangelos Zappas (en greka: Ευαγγέλης/Ευάγγελος Ζάππας; en rumana: Evanghelie Zappa, 1800–19a de Junio 1865) estis greka patrioto, filantropo kaj negocisto kiu pasis plej el sia vivo en Rumanio.[1][2] Li estas agnoskita nuntempe kiel fondinto de la modernaj Olimpiaj ludoj, kiu sponsoris tiujn de 1859, 1870, 1875, kaj 1888 kaj antaŭis la Olimpiajn ludojn kiuj venis sub organizo de la Internacia Olimpika Komitato.[3][4] Tiuj ludoj, konataj tiame simple kiel Olimpiko, venis antaŭ la fondo de la Internacia Olimpika Komitato. La heredo de Evangelis Zappas, same kiel la heredo de lia kuzo Konstantinos Zappas, estis uzata ankaŭ por financi la Olimpiajn Ludojn de 1896.[5]

Dum sia junaĝo, Zappas aliĝis al la Greka milito de sendependiĝo (1821–1832), kaj atingis la rangon de Majoro kaj luktis en kelkaj gravaj bataloj. Post la greka sendependiĝo, li translokiĝis al Valaĥio kie li havis sukcesan karieron kiel negocisto, iĝante unu el la plej riĉaj homoj de tiu tempo en Orienta Eŭropo. Krom esti la nura ĉefa sponsoro de la Olimpika revivado tiame, la filantropio de Zappas inkludis ankaŭ kontribuojn al la fondo de kelkaj grekaj institucioj kaj lernejoj same kiel de sportaj kaj ekspoziciaj instalaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Golden 2009, p. 129; Trager 1979, p. 654.
  2. Landry, Landry & Yerlès 1991, David C. Young, "Myths and Mist Surrounding the Revival of the Olympic Games: the Hidden Story", p. 103.
  3. Decker 2005, p. 273: "E. Zappas, a Greek born in Albania (Ottoman Empire) but living in Romania, founded modern Olympic Games that were held in 1859, 1870, 1875 and 1888."
  4. Landry, Landry & Yerlès 1991, David C. Young, "Myths and Mist Surrounding the Revival of the Olympic Games: the Hidden Story", p. 108: "Zappas the real founder of the modern Games was aging and ailing, ready to pass the torch to a successor."
  5. "Zappeion Culture and Exhibition Center". 2007. [1] Arkivigite je 2009-03-27 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Junio 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Decker, Wolfgang (2005). Festschrift für Wolfgang Decker zum 65. Geburtstag: dargebracht von Schülern, Freunden und Fachkollegen. Berlin: Weidmann. ISBN 3-615-00326-8. [2] Alirita la 5an de Junio 2017.
  • Golden, Mark (2009). Greek Sport and Social Status. Austin, TX: University of Texas Press. ISBN 978-0-292-71869-2. [3] Alirita la 5an de Junio 2017.
  • Landry, Fernand; Landry, Marc; Yerlès, Magdeleine (1991). Sport...le Troisieme Millenaire. Quebec City: Presses Université Laval. ISBN 2-7637-7267-6. [4] Alirita la 5an de Junio 2017.
  • Trager, James (1979). The People's Chronology: A Year-by-year Record of Human Events from Prehistory to the Present. New York, NY: Holt, Rinehart and Winston. [5] Alirita la 5an de Junio 2017.