Flago de Nov-Zelando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Novzelanda flago)
Flago de Nov-Zelando
Flago de Nov-Zelando
Flago de Nov-Zelando
nacia flago
Lando  Nov-Zelando
Uzo 111010
Proporcio 1:2
Priskribo Blua fono kun kvar ruĝaj kvinpintaj steloj aranĝitaj laŭ la formo de la konstelacio Suda Kruco; brita flago en la angulo.
Oficialigo 24-a de marto 1902
Flago de Nov-Zelando
Flago de Nov-Zelando
Uzo 000100
Proporcio 1:2
Priskribo Sama kiel la kutima flago, sed kun blankaj steloj sur ruĝa fono.
Flago de Nov-Zelando
Flago de Nov-Zelando
Uzo 000001
Proporcio 1:2
Priskribo Sama kiel la kutima flago, sed kun ruĝaj steloj sur blanka fono.
vdr

La flago de Nov-Zelando estas brita ŝipa flago (Blue Ensign) modifita per la aldono de la flago de Britio en la supra maldekstra angulo, kaj kvar ruĝaj kvinpintaj steloj kun blanka rando en la dekstra parto. La steloj reprezentas la konstelacion Suda Kruco.

La unua novzelanda flago estis tiu de la Unuiĝintaj Triboj de Nov-Zelando, kiu estis enkondukita antaŭ tio, ke Nov-Zelando iĝis brita kolonio. Ĝi estis elektita de kunsido de maoriaj estroj en 1834, kaj konsistis el georga kruco kun kroma kruco en la angulo, enhavanta kvar stelojn sur blua fono. Okaze de koloniiĝo, en 1841, oni flankenmetis la antaŭan flagon kaj ekuzis la naciajn simbolojn de Britio.

La nuntempa flago estis planita kaj ekuzita en 1869, kaj oficialiĝis en 1902. Ĝi konsistas el la brita Blue Ensign, al kiu oni aldonis bildigon de la kvar ĉefaj steloj el la konstelacio Suda Kruco kaj la flagon de Britio en la angulo.

La proporcio de la flago estas 1:2, kaj la koloroj estas difinitaj kiel ruĝo (kolorkodo: Pantone 186C), bluo (Pantone 280C) kaj blanko. Ĉiuj ĉi parametroj estas samaj, kiel ĉe la flago de Britio.

Historio[redakti | redakti fonton]