Flago de Nauro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1:2

La nacia flago de Nauro estis farita por la unua fojo post ĝia sendependeco. La flago, elektita en loka dizajnokonkurado, estis adoptita en la sendependectago, la 31-an de januaro 1968. Ĝi prezentas la geografian pozicion de Nauro, unu gradon sub la Ekvatoro. Orkolora horizontala strio reprezentanta la Ekvatoron trairas la bluan kampon por la Pacifiko. Nauro mem estas simbolita de blanka 12-pinta stelo. Ĉiu punkto reprezentas unu el la 12 indiĝenaj triboj sur la insulo.