Flago de Tongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1:2

La nacia flago de Tongo estis adoptita la 4-an de novembro 1875. Ĝi similas al la flago de la Ruĝa Kruco. La flago estis originale identa al tiu flago, sed por eviti konfuzon, ĝi estis ŝanĝita tiel ke la ruĝa kruco prezentiĝis kiel kantono de brita komercflago, igante ĝin simila al la brita komercflago de la 17-a jarcento. La flago estis en uzo ekde 1864 sed estis oficiale adoptita en 1875. Paragrafo 47 de la Konstitucio de Tongo diras: "La Flago de Tongo neniam devas esti ŝanĝita sed devas ĉiam esti la flago de la regno".

La ruĝa kruco indikas kuristanismon[1], la religio de 97% de la loĝantaro de la lando[1]. Ĝi estas unu el 28 landaj flagoj kun kristanaj simboloj[2]. La blanka koloro indikas purecon[1], kaj la ruĝa koloro reprezentas la sangon de Kristo[1].[3][4]

Historiaj flagoj[redakti | redakti fonton]

Flago de Tongatapu (1858-1862)
Flago de Tongo (1862-1866)
Reĝa flago de Tongo (1862-1875)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Tonga. The World Factbook. CIA. Alirita 9-a de augusto 2014.
  2. Flags, for God's Sake (March 20, 2015). Arkivita el la originalo je February 3, 2020. Alirita February 3, 2020.
  3. “Flag of Tonga”, Encyclopædia Britannica. necesas abono
  4. Kindersley Ltd., Dorling. (6-a de januaro 2009) Complete Flags of the World. Penguin. ISBN 9780756654863.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Flag of Tonga en la angla Vikipedio.