Flago de la Pitkarna Insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Pitkarna Insularo

La Flago de la Pitkarna Insularo estis adoptita la 2-an de aprilo 1984. Ĝi estas Blue Ensign, kun la Union Jack en la kantono kaj la blazono de la Pitkarna Insularo. La dizajno reprezentas la praan historion de la insulanoj, la plejmulto el ili devenas de la maristoj kiuj ribelis en la ŝipo Bounty en 1789.

La Guberniestro de la Pitkarna Insularo konservas apartan flagon. Tiu flago de la guberniestro konsistas el la Union Jack kun la blazono.