Saltu al enhavo

Diskuto:Olimpiaj ludoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne devas esti "Olimpikaj Ludoj"?


--- ---

Mi ankaŭ ne certis pri la bona esprimo, kaj serĉis en la Nova PIV. Jen kio estas skribite  : "Olimpikoj = Olimpiaj ludoj". Mi do deduktas el tio, ke oni povas diri aŭ "Olimpikoj""Olimpiaj Ludoj".


Mi ĉiam certis, ke nur Olimpiaj Ludoj ĝustas, sed nun mi estas pli saĝa. ;-) Bone, ni registru la artikolon ambaŭvorte kaj faru alidirekton de unu al la alia formo. Nur estas la demando, kiu formo havu la ĉefan registron. Decidu iu el vi, mi akceptas ambaŭ solvojn... --Unukorno 20:14, 8. Dec 2002 (UTC)


Persone mi ankaŭ preferas la formon "olimpiaj ludoj" kiu estas laŭ mi pli klara (estas ja la vorto "ludoj" !!), sed tio estas nur persona opinio...


Laŭ Google, estas 239 paĝoj (72%), kiuj uzas "Olimpikoj" kaj 93 paĝoj (28%), kiuj uzas "Olimpiaj Ludoj". --Stefano KALB


Mi ŝatus movi la paĝon al Olimpiaj Ludoj kiel la ĉefa nomvariaĵo.--Sonjaaa 19:29, 19. Aŭg 2004 (UTC)


Olimpikaj ludoj estas direkta kopio de angla lingvo. Ja Olimpiko estas unu evento, dum kiu oni ludas. Esprimo Olimpikaj ludoj signifas fakte aron de ludoj en kiuj ludas dum olimpiko (evetno). Artikolo estas pri evento ne pri aro de ludoj. --Arkadiusz Zychewicz 09:52, 13. Jul 2009 (UTC)

En Esperanto nur duarange interesas el kiu nacia lingvo estas kopiata iu vorto. Gravas kohereco de la vortouzoj kun la normaj esperantlingvaj vortaroj. Klare, "Olimpiko estas unu evento, dum kiu oni ludas", kvar jarojn poste sekvas alia olimpiko, kaj ĉiuj sportaj eventoj kune estas "olimpikoj". La artikolo jes estas pri ĉiuj tiuj eventoj do pri aro de ludoj - sed mi konsentas kun Arkadiusz ke "Olimpikaj ludoj" estus stranga vortumo: jam sufiĉas ke "Olimpikoj" kaj "Olimpikaj ludoj" laŭ la normaj esperantlingvaj vortaroj estas fakte sinonimoj, kaj tute ne utilas enkonduki plian dubindan variaĵon. --ThomasPusch (diskuto) 08:29, 15 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Olimpio kaj Olimpiko

[redakti fonton]

Ne nur laŭnome, la du NE estas la sama. Oni bezonas kontroli kaj ripari la uzon de ambaŭ tra artikoloj kaj kategorioj. Sj1mor (diskuto) 18:13, 20 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Prave: Olimpio (greke Ολυμπία) vere estas la oficiala esperanta vorto pri la sanktejo en antikva Grekio - klaras ke Olimpo estas mitologia loko tute aliloke en antikva Grekio, kie laŭ la mitologio vivis la helenaj dioj. Olimpiado estas simple tempointervalo, nome intervalo de kvar jaroj, laŭ kiuj orientiĝis la konataj sportaj ludoj kutime nomataj Olimpikoj (aŭ "olimpiaj ludoj") en antikva Grekio kaj en la moderna epoko. La lastatempe pli kaj pli uzata vorto "olimpianoj" por sportistoj aktivaj en Olimpikoj tamen estas dubinda: se "olimpano" estas simple rolulo de helena dio en la monta dia komunumo "Olimpo", "olimpiano" certe indikas homon forte enhave ligitan al la arkeologia loko, ĉu antikvan pastron aŭ modernan historiiston aŭ muzeogardiston. ThomasPusch (diskuto) 08:19, 15 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]