Pokalo de FIFA-konfederacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pokalo de FIFA-konfederacioj
FIFA Confederations Cup
Turniraj detaloj
Datoj 1992–2017
Teamoj
Finaj pozicioj
Ĉampiono nuna kaj rekorda la
brazila nacia teamo de futbalo (4 ĉampionecoj)
vdr

La Pokalo de FIFA-konfederacioj - angle FIFA Confederations Cup - estis internacia futbala turniro por naciaj teamoj, kiun organizis ĉiun kvar jarojn la Federacio Internacia de Futbalo Asocia FIFA. En ĝi rajtis partopreni la venkintaj teamoj de ĉiu el la ses futbalaj kontinentaj konkursoj: la Azia Pokalo de la konfederacio AFC, la Afrika Pokalo de Nacioj de la konfederacio CAF, la Ora Pokalo de la konfederacio CONCACAF, la Amerika Pokalo de la konfederacio CONMEBOL, la OFC Pokalo de Nacioj de la konfederacio OFC kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado de la konfederacio UEFA. Aldoniĝas la aktuala venkinta teamo de la Futbala Mondpokalo kaj la nacia teamo de la gastiganta ŝtato, por altigi la nombron de teamoj ĝis ok.

Post 2005, la turniro estis okazigita en la ŝtato, kiu gastigos la matĉojn de la Futbala Mondpokalo en la sekva jaro, agante kiel provludo por la granda turniro. Brazilo gastigis la matĉojn pri la Pokalo de FIFA-konfederacioj de la 15-a ĝis la 30-a de junio 2013, kaj en ĝi la brazila nacia teamo de futbalo en la finala matĉo gajnis per 3-0 goloj kontraŭ la hispana teamo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]