Hispana nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispanio
Hispanio
asocio Real Federación Española de Fútbol
Reĝa Hispana Futbal-Federacio
konfederacio UEFA
manaĝero Luis de la Fuente
golreĝo Raúl (44)
FIFA kodo ESP
unua matĉo Flago de Hispanio Hispanio 1-0
 Danio
1920
plej granda gajno Flago de Hispanio Hispanio 13-0
 Bulgario
1933
plej granda perdo  Anglio 7-1
Flago de Hispanio Hispanio
1931
Futbala Mondpokalo
aperoj 13 (unua en 1934)
plej bona rezulto Ĉampiono
2010
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 9 (unua en 1964)
plej bona rezulto Ĉampiono
1964, 2008 kaj 2012
vdr

La Hispana nacia teamo de futbalo, hispane «La Selección española de fútbol», estas la landa vira teamo de la Reĝa Federacio Hispana de Futbalo (hispane «Real Federación Española de Fútbol». Laŭ la rangolisto de la internacia federacio FIFA la teamo estas inter la dek plej bonaj de la mondo.

La kromnomon La Furia Roja ("la furiozo ruĝa") la teamo ekhavis dum la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno, kie la hispana teamo, en grandparte ruĝaj sportaj vestaĵoj, surprize atingis la arĝentan medalon.

La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 - kaj gajnis ĝin la 29-an de junio 2008.

En la Futbala Mondpokalo 2010 la teamo (vidu la navigilan informkeston sube) unuafoje atingis la finalon kaj la 11-an de julio 2010 venkis kontraŭ la nederlanda nacia teamo de futbalo. Post tio okazis enorma celebrado unue en Madrido kun akcepto ĉe la palacoj kaj de la reĝo kaj de la prezidento kaj poste surstrate la 12-an de julio. Poste la futbalistoj ekferiis kaj veturis al iliaj naskiĝlokoj por respektivaj omaĝoj. Tiu venko havis eĉ politikajn kaj ekonomiajn sekvojn: konsumado kreskis kaj eĉ multaj entreprenoj promesis redonon de pagoj se Hispanio venkos kiam tio ne estis tiom certa kaj nun ili devas redoni tion, sed ankaŭ la vendado kreskis danke al tia promeso kaj ili pli malpli povos plenumi ĝin.

Same la teamo venkis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 en Pollando kaj Ukrainio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

futbalistoj de la hispana nacia teamo celebras la gajnon de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 en Madrido
la hispana nacia teamo antaŭ la ekflugo al la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012