Saltu al enhavo

Álvaro Morata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Álvaro Morata
Persona informo
Naskonomo Álvaro Borja Morata Martín
Naskiĝo 23-an de oktobro 1992 (1992-10-23) (33-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanaitala
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Álvaro Morata (per plena nomo Borja Morata Martín) (naskiĝis la  23-an de oktobro 1992 (nun 1992-10-23) en Madrido, do nun 33-jara) estas hispania profesia futbalisto. Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2009 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la kluboj Atlético Madrid, Getafe CF (en la sudo de la madrida metropola regiono) kaj Real Madrid C.F., li inter la jaroj 2010 kaj 2014 plu aktivis kiel profesia futbalisto en la klubo Real Madrid, kaj ekde tiam en 2014 ĝis 2016 estis parto de la 1-a vira teamo de la klubo Juventus F.C. en Torino (Italio). Post kelkaj pliaj klubaj etapoj li alvenis en 2024 al la unua vira teamo de la klubo A.C. Milan. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "7". La saman ĉemizan numeron li ankaŭ portis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, pro la kronvirusa pandemio ŝovita tien de 2020, en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024. En la ĉampionado de 2024 li estis la teamestro kaj kun sia teamo festis la venkon de la ĉampionado.

Álvaro Morata en 2011