Koke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koke
Persona informo
Naskonomo Jorge Resurrección Merodio
Naskiĝo 8-an de januaro 1992 (1992-01-08) (32-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Jorge Resurrección Merodio, inter ŝtatantoj de futbalo kutime nur nomata Koke (naskiĝis la  8-an de januaro 1992(nun 1992-01-08) en Madrido, do nun 32-jara) estas hispania profesia futbalisto. Ekde la jaro 2013 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2008 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-17-, sub-19-, sub-20-, sub-21- kaj sub-23-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la klubo Atlético Madrid inter la jaroj 2000 (tiam 8-jara) kaj 2008, li daŭrigis sian karieron kiel profesia futbalisto en la klubo de sia junaĝo, kaj laŭ la stato de somero 2016 neniam aktivis en alia teamo. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "8".

Koke en 2013