Xavi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xavi
Persona informo
Naskonomo Xavier Hernández Creus
Naskiĝo 25-an de januaro 1980 (1980-01-25) (44-jaraĝa)
en Terrassa
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Óscar Hernández Creus
Okupo
Okupo futbala trejnisto • futbalisto
vdr

Xavi aŭ plennome Xavier Hernández i Creus (prononco [ˈtʃaβi erˈnandeθ], naskiĝis la  25-an de januaro 1980(nun 1980-01-25) en Terrassa, Katalunio, do nun 44-aĝa) estas kataluna futbalisto. Ekde 2000 li membras en la kataluna kaj ekde la sama jaro ankaŭ en la hispana nacia teamo de futbalo. Kiel membro de la hispana nacia teamo li partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj de la Futbala Mondpokalo 2014. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "8". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 1991, unue en junula teamo, ekde 1997 en la dua kaj 1998 la unua profesia vira teamo, estas futbalisto de la klubo FC Barcelona.