José Manuel Reina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la futbalisto en 2009

José Manuel REINA (prononco [xoˈse maˈnwel ˈreina ˈpa.eθ], naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1982(nun 1982-08-31), do nun 31-aĝa) estas hispana futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "23". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2005 estas futbalisto de la angla klubo Liverpool FC.