Santi Cazorla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santi Cazorla
Persona informo
Naskonomo Santiago Cazorla González
Naskiĝo 13-an de decembro 1984 (1984-12-13) (39-jaraĝa)
en Lugo de Llanera
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Santi Cazorla estas hispana futbalisto. Li naskiĝis la  13-an de decembro 1984(nun 1984-12-13) en Llanera, Asturio, do nun estas 39-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Málaga CF - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj Recreativo de Huelva kaj Villarreal CF. Krome Santi Cazorla ekde la jaro 2008 estas membro de la hispana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj pri la Futbala Mondpokalo 2014. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj.