Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008
Fußball-Europameisterschaft 2008
Championnat d'Europe de football 2008
2008 European Football Championship
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008
Turniraj detaloj
Loko  Aŭstrio kaj
  Svislando
Datoj 7-a de junio - 29-a de junio
Teamoj 16 
Ejoj (en 8 urboj)
Turniraj statistikoj
Matĉoj 31
Goloj 77  (2,48 matĉe)
Spektantoj 1 140 902  (36 803 matĉe)
Golreĝo(j) David Villa
(4 goloj)
Plej bona ludisto Xavi
vdr

La fina parto de la 13-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 2008) okazis inter la 7-a kaj la 29-a de junio 2008 – duafoje (post premiero en 2000) en du landoj samtempe, nome en la alpaj ŝtatoj Aŭstrio kaj Svislando.

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 16 landoj konkursis en 4 grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 8 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 8, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la kvaron-finalo), el tio restis 4 gajnantoj, el kiuj po du interludis en la duon-finalo, kaj – post kiam la malgajnintoj el tio elbatalis la trian lokon – la gajnintoj el la duon-finalo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 29-a de junio 2008 en Vieno.

Por la 31 matĉoj en sume 8 stadionoj estis venditaj entute pli ol miliono da enirbiletoj. Krome pluraj milionoj da futbalemuloj vojaĝis al la matĉaj urboj, kie ili sur ekranegoj povas spekti la interluktadojn de la sportaj teamoj.

La ok urboj, kiuj gastigis la matĉojn, estis en Aŭstrio

  • Innsbruck (stadiono Tivoli-Neu)
  • Klagenfurt (stadiono Hypo Group Arena)
  • Vieno (stadiono Ernst Happel)
  • Salzburg (stadiono en la antaŭurba komunumo Wals-Siezenheim)
stadiono St. Jakob-Park en Bazelo

kaj en Svislando

Kiel partoprenantoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado aliĝis ĉiuj landaj sekcioj de UEFA en Eŭropo. Unuafoje partoprenis la nacia teamo de Kazaĥio, kiu dum la jaro 2002 ŝanĝis sian membrecon de la Azia Futbala Federacio al la eŭropa federacio UEFA. La teamo de Serbio anstataŭis la antaŭan teamon de Serbio kaj Montenegro. Ĉar la montenegra nacia futbal-teamo nur la 26-an de januaro 2007 akceptiĝis kiel membroasocio de la federacio UEFA, jam tro malfruis por aliĝo. En la kvalifikiga fazo de la ĉampionado, inter la 16-a de aŭgusto 2006 kaj la 24-a de novembro 2007, krom la aŭtomate partoprenantaj naciaj teamoj el Aŭstrio kaj Svislando kvalifikiĝis la sube listigitaj pliaj dek kvar teamoj. Ili grupiĝis en kvar grupojn, en kiuj estis fiksitaj la teamoj de Aŭstrio kaj Svislando (la gastigantaj nacioj), la nuna eŭropa ĉampiono Grekio kaj la teamo de Nederlando, kiu en la kvalifikiga fazo atingis la plej bonan matematikan rezulton el ĉiuj teamoj.

stadiono Ernst Happel en Vieno

La lotumo rezultigis la sekvan apartenon al la kvar grupoj:

grupo A grupo B grupo C grupo D
Flago de Svislando Svislando Flago de Aŭstrio Aŭstrio Flago de Nederlando Nederlando Flago de Grekio Grekio
Flago de Ĉeĥio Ĉeĥio Flago de Kroatio Kroatio Flago de Italio Italio Flago de Svedio Svedio
Flago de Portugalio Portugalio Flago de Germanio Germanio Flago de Rumanio Rumanio Flago de Hispanio Hispanio
Flago de Turkio Turkio Flago de Pollando Pollando Flago de Francio Francio Flago de Rusio Rusio

Grupaj matĉoj[redakti | redakti fonton]

(inter krampoj la goloj post la unua duono de la matĉo)

Grupo A[redakti | redakti fonton]

rango lando goloj poentoj
1 Flago de Portugalio Portugalio 5:3 6
2 Flago de Turkio Turkio 5:5 6
3 Flago de Ĉeĥio Ĉeĥio 4:6 3
4 Flago de Svislando Svislando 3:3 3
sabate, la 7-an de junio 2008, 18:00, en Bazelo
Svislando Ĉeĥio 0:1 (0:0)
sabate, la 7-an de junio 2008, 20:45, en Ĝenevo
PortugalioFB Turkio 2:0 (0:0)
merkrede, la 11-an de junio 2008, 18:00, en Ĝenevo
Ĉeĥio Portugalio 1:3 (1:1)
merkrede, la 11-an de junio 2008, 20:45, en Bazelo
Svislando Turkio 1:2 (1:0)
dimanĉe, la 15-an de junio 2008, 20:45, en Bazelo
Svislando Portugalio 2:0 (0:0)
dimanĉe, la 15-an de junio 2008, 20:45, en Ĝenevo
Turkio Ĉeĥio 3:2 (0:1)

Grupo B[redakti | redakti fonton]

rango lando goloj poentoj
1 Flago de Kroatio Kroatio 4:1 9
2 Flago de Germanio Germanio 4:2 6
3 Flago de Aŭstrio Aŭstrio 1:3 1
4 Flago de Pollando Pollando 1:4 1
dimanĉe, la 8-an de junio 2008, 18:00, en Vieno
Aŭstrio Kroatio 0:1 (0:1)
dimanĉe, la 8-an de junio 2008, 20:45, en Klagenfurt
Germanio Pollando 2:0 (1:0)
ĵaŭde, la 12-an de junio 2008, 18:00, en Klagenfurt
Kroatio Germanio 2:1 (1:0)
ĵaŭde, la 12-an de junio 2008, 20:45, en Vieno
Aŭstrio Pollando 1:1 (0:1)
lunde, la 16-an de junio 2008, 20:45, en Klagenfurt
Pollando Kroatio 0:1 (0:0)
lunde, la 16-an de junio 2008, 20:45, en Vieno
Aŭstrio Germanio 0:1 (0:0)

Grupo C[redakti | redakti fonton]

rango lando goloj poentoj
1 Flago de Nederlando Nederlando 9:1 9
2 Flago de Italio Italio 3:4 4
3 Flago de Rumanio Rumanio 1:3 2
4 Flago de Francio Francio 1:6 1
lunde, la 9-an de junio 2008, 18:00, en Zuriko
Rumanio Francio 0:0
lunde, la 9-an de junio 2008, 20:45, en Bern
Nederlando Italio 3:0 (2:0)
vendrede, la 13-an de junio 2008, 18:00, en Zuriko
Italio Rumanio 1:1 (0:0)
vendrede, la 13-an de junio 2008, 20:45, en Bern
Nederlando Francio 4:1 (1:0)
marde, la 17-an de junio 2008, 20:45, en Bern
Nederlando Rumanio 2:0 (0:0)
marde, la 17-an de junio 2008, 20:45, en Zuriko
Francio Italio 0:2 (0:1)

Grupo D[redakti | redakti fonton]

rango lando goloj poentoj
1 Flago de Hispanio Hispanio 8:3 9
2 Flago de Rusio Rusio 4:4 6
3 Flago de Svedio Svedio 3:4 3
4 Flago de Grekio Grekio 1:5 0
marde, la 10-an de junio 2008, 18:00, en Innsbruck
Hispanio Rusio 4:1 (2:0)
marde, la 10-an de junio 2008, 20:45, en Salzburg
Grekio Svedio 0:2 (0:0)
sabate, la 14-an de junio 2008, 18:00, en Innsbruck
Svedio Hispanio 1:2 (1:1)
sabate, la 14-an de junio 2008, 20:45, en Salzburg
Grekio Rusio 0:1 (0:1)
merkrede, la 18-an de junio 2008, 20:45, en Salzburg
Grekio Hispanio 1:2 (1:0)
merkrede, la 18-an de junio 2008, 20:45, en Innsbruck
Rusio Svedio 2:0 (1:0)


Finala rondo[redakti | redakti fonton]

Kvaronfinalo[redakti | redakti fonton]

ĵaŭdo, la 19an de junio 2008, 20:45 Bazelo Flago de Portugalio Portugalio Flago de Germanio Germanio 2:3 (1:2)
vendredo, la 20an de junio 2008, 20:45 Vieno Flago de Kroatio Kroatio Flago de Turkio Turkio 1:3 (0:0, 0:0, 1:1) per penaloj
sabato, la 21an de junio 2008, 20:45 Bazelo Flago de Nederlando Nederlando Flago de Rusio Rusio 1:3 (0:0, 1:1) post plilongigo
dimanĉo, la 22an de junio 2008, 20:45 Vieno Flago de Hispanio Hispanio Flago de Italio Italio 4:2 (0:0, 0:0, 0:0) per penaloj

Duonfinalo[redakti | redakti fonton]

merkredo, la 25an de junio 2008, 20:45 Bazelo Flago de Germanio Germanio Flago de Turkio Turkio 3:2 (1:1)
ĵaŭdo, la 26an de junio 2008, 20:45 Vieno Flago de Rusio Rusio Flago de Hispanio Hispanio 0:3 (0:3)

Finalo[redakti | redakti fonton]

dimanĉo, la 29an de junio 2008, 20:45 Vieno Flago de Germanio Germanio Flago de Hispanio Hispanio 0:1 (0:1)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]