Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1964

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1964
UEFA EURO 1964
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1964
Turniraj detaloj
Loko  Hispanio
Datoj 17-a ĝis 21-a de junio 1964
Teamoj
Ejoj (en 2 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Hispanio Hispanio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Sovetunio Sovetunio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 4
Goloj 13  (3,25 matĉe)
Spektantoj 156 263  (39 066 matĉe)
Golreĝo(j) Hungario Dezső Novák

Hispanio Jesús María Pereda
(po 2 goloj)

vdr

La fina parto de la 2-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1964) okazis inter la 17-a kaj la 21-a de junio 1964 en du urboj de Hispanio, nome en Madrido kaj Barcelono (Katalunio). Kiel en la antaŭa, unua eŭropa ĉampionado, la lando de la lastaj kvar matĉoj nur fiksiĝis kiam restis nur kvar konkursantaj teamoj el la komence 29 teamoj de la kvalifikiga fazo. En la eŭropa federacio tiam membris sume 33 naciaj asocioj: la teamo de Kipro pro la enlanda milito maltrafis ĝustatempe aliĝi, tiu de Finnlando pro politikaj kialoj ne volis partopreni, la skota futbala federacio estis en organiza trastrukturiĝo kaj tial maltrafis la aliĝon, kaj la - sporte forta - nacia teamo de okcidenta Germanio ne partoprenis, ĉar ties tiutempa trejnisto, Sepp Herberger, iom kaprice anoncis ke li "ne vidus ajnan utilon en tia aranĝo" kaj konsiderus ĝin "tempomalŝparo".

En du paroj la teamoj interbatalis en la duonfinalo, la malgajnantoj de tiuj matĉoj konkuris pri la turnira tria pozicio, kaj la du gajnintaj teamoj de la duonfinalaj matĉoj, do la teamoj de Hispanio kaj Sovetunio, komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 21-a de junio 1964 en Madrido.

la stadiono Santiago Bernabéu, loko de la ĉampiona finalo de 1964