Ĉeĥa nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥa nacia teamo de futbalo
Ĉeĥa nacia teamo de futbalo
asocio Ĉeĥia Futbala Asocio
konfederacio UEFA
manaĝero vaka
golreĝo Jan Koller (55)
FIFA kodo CZE
unua matĉo Flago de Turkio Turkio 1-4
Flago de Ĉeĥio Ĉeĥio
1994
plej granda gajno Flago de Ĉeĥio Ĉeĥio 7-0
 San-Marino
2006
plej granda perdo Flago de Svislando Svislando 3-0
Flago de Ĉeĥio Ĉeĥio
1994
Futbala Mondpokalo
aperoj 1 (unua en 2006)
plej bona rezulto Kvaron-finalo
2006
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 4 (unua en 1996)
plej bona rezulto Dua pozicio
1996
vdr
2014

La ĉeĥa nacia teamo de futbalo formale estas unu el du posteuloj de la ĉeĥoslovaka nacia teamo de futbalo, kune kun la slovaka nacia teamo de futbalo. Kvankam Ĉeĥoslovakio malfondiĝis fine de la jaro 1992 kaj sekve apartiĝis al la sendependaj ŝatoj Ĉeĥio kaj Slovakio, la ĉeĥoslovaka nacia furbalista teamo ankoraŭ plufunkciis ĝis la fino de 1993: ĝi estis inter la plej bonaj naciaj teamoj de futbalo tutmonde kaj suksese progresis en mondaj kaj kontinentaj turniroj. La plej grandaj sukcesoj estis la gajno de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976, du duaj lokoj en la Futbala Mondpokalo (1934 kaj 1962) kaj la gajno de la disciplino futbalo en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo.

Kiel pinta sportistaro de la Bohemia-Moravia Futbala Ascio la ĉeĥa teamo dum la jaro 1994 novformiĝis kaj nuntempe konsideriĝas unu el la plej fortaj naciaj futbalistaj teamoj de Eŭropo. Sian ĝis nun plej grandan sportan sukceson la teamo havis kadre de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996 en Anglio, kie ĝi nur post plilongigo de la finala matĉo malvenkis kontraŭ la germana nacia teamo de futbalo kaj do atingis la duan lokon. Dum la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2000 la teamo nur atingis la fazon de la grupaj ludoj, sed kadre de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004 atingis la duonfinalon, do estis inter la kvar plej bonaj eŭropaj teamoj.

Dum la Futbala Mondpokalo 2006 Ĉeĥio unuafoje kvalifikiĝis por monda futbala turniro, sed nur atingis la fazon de la grupaj ludoj. La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Por la Futbala Mondpokalo 2010 la ĉeĥa teamo ne kvalifikiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]