Ĉeĥia Futbala Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥia Futbala Asocio
Fotbalová asociace České republiky

federacio de futbalo • organizaĵo • sport-rega organizaĵo
Komenco 1901 vd
Lando(j)  Ĉeĥio
Sidejo Prago
Agareo

sporto

Membro de FIFAUEFA • Czech Union of Sport vd
Filioj Pražský fotbalový svaz vd
Posedatoj Ĉeĥa nacia teamo de futbalo • virina nacia futbala teamo de Ĉeĥio • vira sub-21-jarula futbala teamo de Ĉeĥoslovakio • ĉeĥia nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj • stadiono Evžena Rošického • ĉeĥia nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • ĉeĥia nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • ĉeĥia nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj • ĉeĥia nacia teamo de plaĝa futbalao • vira sub-18-jarula futbala teamo de Ĉeĥio • ĉeĥia nacia futbala teamo de virinaj sub-17-jaruloj • Ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo • Bohemia kaj Moravia nacia teamo de futbalo • Bohemia nacia teamo de futbalo • Ĉeĥoslovakia virina nacia teamo de futbalo • ĉeĥoslovakia nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • Ĉeĥoslovakia olimpika futbala teamo • Ĉeĥoslovakia nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo spolek
vdr

La Ĉeĥia Futbala Asocio, ĉeĥe Fotbalová asociace České republiky, FAČR, laŭvorte la "Futbala Asocio de la Ceĥa Respubliko", estas la nacia futbala asocio en Ĉeĥio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj.

emblemo de la antaŭa "Bohemia kaj Moravia Futbala Unuiĝo" de 1993 ĝis 2011

Unue de 1993 ĝis 2011 ĝi nomiĝis ĉeĥe Českomoravský Fotbalový Svaz (ČMFS), laŭvorte la "Bohemia kaj Moravia Futbala Unuiĝo" kaj formale la asocio estas la daŭriganto de la antaŭa Ĉeĥoslovakia Futbala Asocio, ĉeĥe Československá asociace fotbalová (ČSAF). Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1993, la antaŭa Ĉeĥoslovakia Futbala Asocio en 1921 kaj ankoraŭ pli frue kadre de Aŭstrio-Hungario la 19-an de oktobro 1901 la Ĉeĥa Unuiĝo de Futbalo, Český svaz footballový, ČSF.

La asocio interalie ekde la jaro 1993 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Unua Ĉeĥa Futbala Ligo - ĉeĥe 1. česká fotbalová liga, kiu momente pro sponsorado titoliĝas "Fortuna:Liga". La ĉampiono en 2023 estas la klubo Sparta Prago, ĉeĥe per plena nomo Athletic Club Sparta Praha fotbal, kiu ankaŭ plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 13-foje.