Ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥoslovakio
Ĉeĥoslovakio
jaroj 1920 - 1993
asocio Českomoravský fotbalový svaz
Ĉeĥa Futbal-Asocio
konfederacio UEFA
golreĝo Antonín Puč (34)
FIFA kodo TCH
unua matĉo Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio 7-0
 Jugoslavio
1920
fina matĉo  Belgio 0-0
Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
1993
plej granda gajno Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio 8-0
 Tajlando
1968
plej granda perdo Flago de Aŭstrio Aŭstrio 5-0
Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
1954
Futbala Mondpokalo
aperoj 8 (unua en 1934)
plej bona rezulto Dua pozicio
1934 kaj 1962
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 3 (unua en 1960)
plej bona rezulto Ĉampiono
1976
vdr

La ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo estis la vira futbalista teamo de la futbala asocio de la mezeŭropa ŝtato Ĉeĥoslovakio. Kvankam Ĉeĥoslovakio malfondiĝis fine de la jaro 1992 kaj sekve apartiĝis al la sendependaj ŝatoj Ĉeĥio kaj Slovakio, la ĉeĥoslovaka nacia futbalista teamo ankoraŭ plufunkciis ĝis la fino de 1993. Ĝi estis inter la plej bonaj naciaj teamoj de futbalo tutmonde kaj suksese progresis en mondaj kaj kontinentaj turniroj. La plej grandaj sukcesoj estis la gajno de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976, du duaj lokoj en la Futbala Mondpokalo (1934 kaj 1962) kaj la gajno de la disciplino futbalo en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo.

Partoprenoj en la Futbala Mondpokalo[redakti | redakti fonton]

La ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo okfoje partoprenis en la monda futbala turniro. Dufoje ĝi atingis la finalon kaj la duan lokon.

Partoprenoj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado[redakti | redakti fonton]

La ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo okfoje partoprenis en la eŭropa futbala turniro de naciaj teamoj. La plej granda sukceso estis la gajno de la ĉampiona titolo dum la jaro 1976 en la finalo kontraŭ la teamo de Germanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]