Futbala Mondpokalo 1990

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Ĉampionado de Futbalo 1990
Mondiali di calcio 1990
Turniraj detaloj
Datoj 8-a de junio - 8-a de julio 1990
Teamoj 24 (el 5 konfederacioj)
Ejoj 12 (en 12 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio (3-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Argentino Argentino
Tria pozicio Flago de Italio Italio
Kvara pozicio  Anglio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 52
Goloj 115  (2,21 matĉe)
Spektantoj 2 516 348  (48 391 matĉe)
Golreĝo(j) Salvatore Schillaci
(6 goloj)
Plej bona ludisto Salvatore Schillaci
vdr

La 14-a Vira Futbala Mondpokalo estis ludata en Italio, inter la 8-a de junio kaj la 8-a de julio 1990. Estis la dua fojo ke Italio gastigis la Futbalan Mondpokalon (la unua estis en 1934).

24 teamoj partoprenis en la turniro. La teamo de Okcidenta Germanio gajnis la pokalon, gajnante 1-0 kontraŭ la argentina en la finalo. Unu el la plej grandaj surprizoj de la turniro estis Kameruno, kiu gajnis 1-0 kontraŭ Argentino en la malferma ludo, kaj poste sukcesis alveni ĝis la kvaron-finaloj, kie ili perdis 3-2 kontraŭ Anglio (sed ili tamen estis gajnantaj ĝis kiam mankis nur ok minutoj al la fino). Estis la unua fojo en la historio ke Afrika teamo alvenis ĝis la kvaron-finalo en la mondpokalo, kaj ĝis nun tiu rezulto neniam estis pli-bonigita.

Ĝenerale, la Mondpokalo de 1990 estas konsiderata unu el la plej tedaj kaj malalt-kvalitaj de la historio. Estis malmultaj amuzaj kaj ekcitaj ludoj, kaj la averaĝa numero da goloj en la matĉoj estis la plej malalta de la historio. Multaj teamoj koncentriĝis ĉefe pri defendado, kaj en la lasta fazo de la turniro multaj matĉoj estis deciditaj pere de serio de penaloj. Ambaŭ duonfinaloj finiĝis kun serio de penaloj. Maradona, la fama Argentina stelulo, estis unu el la plej atendataj futbalistoj de la turniro, sed lia ludado ne estis tiel impona kiel multaj esperis. Unu el la plej imponaj teamoj de la turniro certe estis la itala, kiu gajnis ĉiujn matĉojn ĝis la duonfinalo sen enlasi eĉ unu golon. Tamen, en la duonfinalo kontraŭ Argentino estis remiso, kaj Argentino gajnis ĉe la penaloj. En la fino, la teamo de Italio alvenis trie kaj Anglio kvare.

La finalo estis priskribata de multaj komentistoj kiel la plej teda kaj malbon-humora finalo de iu ajn Mondpokalo. Du Argentinaj ludistoj estis forpelitaj, kaj Germanio gajnis nur pro iom dubinda penalo donita al ili naŭ minutojn antaŭ la fino.