Argentina nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Argentino. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Argentina nacia teamo de futbalo
Argentina nacia teamo de futbalo
asocio Asociación del Fútbol Argentino
Argentina Futbal-Asocio
konfederacio CONMEBOL
manaĝero Lionel Scaloni
golreĝo Lionel Messi (106)
stadiono Estadio Monumental
Grandega Stadiono
FIFA kodo ARG
unua matĉo Flago de Urugvajo Urugvajo 2-3
Flago de Argentino Argentino
1901
plej granda gajno Flago de Argentino Argentino 12-0
 Ekvadoro
1942
plej granda perdo Flago de Argentino Argentino 0-5
 Kolombio
1993
Futbala Mondpokalo
aperoj 18 (unua en 1930)
plej bona rezulto Ĉampiono
1978, 1986 kaj 2022
Amerika Pokalo
aperoj 43 (unua en 1916)
plej bona rezulto Ĉampiono
15 tempoj
vdr
la nacia teamo de futbalo en 1964
la teamestro Daniel Passarella kun la trofeo de la Mondpokalo 1978
en 2017
en 2018

La argentina nacia teamo de futbalo estas konsiderata unu el la plej fortaj en la mondo. Ĝi tradicie ludas kun bluaj kaj blankaj vestaĵoj.

Argentino gajnis la Mondpokalon en du okazoj. La unua estis en 1978, kiam la pokala konkurso okazis en Argentino, kaj multaj asertas, ke la arbitracianto helpis ilin gajni la finalon. La dua okazo estis en 1986, kiam la teamo inkluzivis Diego Armando Maradona, verŝajne la plej bona futbalisto de sia generacio. Maradona kun sia talento praktike kondukis sian teamon al la venko sola (kvankam en unu fama okazo li faris golon per la mano en matĉo kontraŭ Anglio, kaj la golo estis agnoskita). Kaj la tria fojo antaŭ nelaste estis en la Futbala Mondpokalo 2022.

Argentino ankaŭ atingis la finalon de la Mondpokalo en 1930 kaj 1990, dum en 2006 ĝi perdis en la kvaronfinalo kontraŭ Germanio, sed nur post la penaloj, kaj ĝi estis konsiderata unu el la plej fortaj teamoj en la konkurso.

Krome la teamo kadre de la olimpika sportistaro atingis arĝentan medalon en la Somera Olimpiko 1928 en Amsterdamo, kaj aldone ankaŭ gajnis la amerikan pokalon 15 fojojn.

Inter la plej famaj ĉampionoj, kiuj ludis por Argentino, indas mencii Alfredo di Stefano, Mario Kempes, Daniel Passarella, Maradona, kaj Gabriel Batistuta.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Lionel Scaloni, kaj la teamestro estas Lionel Messi. Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (102) kaj ankaŭ la plej multajn internaciajn matĉojn (179) kadre de la teamo atingis Lionel Messi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]