Alexis Mac Allister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexis Mac Allister
en julio 2022
en julio 2022
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1998 (1998-12-24) (25-jaraĝa)
en Santa Rosa,  Argentino
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Familio
Patro Carlos Mac Allister
Frat(in)oj Francis Mac Allister • Kevin Mac Allister
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Alexis Mac Allister estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  24-an de decembro 1998(nun 1998-12-24) en Bonaero, do nun estas 25-jara. Post profesia futbalado jam ekde la jaro 2016, ekde la komenco de 2019 li membras en la unua vira teamo de la klubo Brighton and Hove Albion F.C., sed efektive daŭre dum la unuaj du jarsezonoj estis pruntata al la klubo Boca Juniors, ĝis somero 2020, kaj nur de tiam vere kunsportas en la angla teamo. Krome ekde la jaro 2019 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, kaj samtempe en 2020 kaj 2021 ankaŭ membris en la juna argentina futbala teamo de sub-23-jaruloj, precipe por partopreni en la "Somera Olimpiko 2020" pro la kronvirusa pandemio prokrastita al 2021 en Tokio. Kadre de la regula nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2022 rekoneblis per la numero "20".