Lionel Messi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lionel Messi
atakantomezkampulo
Personaj informoj
Plena nomo Lionel Andrés Messi
Naskiĝo 24-an de junio 1987
en Rosario
Alteco 170
Kromnomo Leo, La Pulga (La Pulo)
Klubaj informoj
Nuna klubo Paris SG
Numero 30
Pozicio avanulo
Junularaj kluboj
1995-2000
2000-2003
Newell's Old Boys
Barcelona
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)
2003-2004
2004-2005
2005-2021
2021-
Barcelona C
Barcelona B
Barcelona
Paris SG
10 (5)
22 (6)
520 (474)
1 (0)
Reprezentado**
2004-2005
2008
2005-
Argentino U-20
Argentino U-23
Argentino
16 (12)
22 (6)
128 (65)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la 27-a de februaro 2019.
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj laŭ la 27-a de februaro 2019.

vdr

Lionel Andrés "Leo" Messi Cuccittini (naskiĝis la 24-an de junio 1987 en Rosario), Esperante Lionelo Mesio estas argentina futballudisto. Nuntempe, li partoprenas kun la franca teamo Paris SG. Li startis sian karieron en la teamo Newell's Old Boys de lia denaskurbo Rosario. Li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2006 en Germanio, en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sudafriko kaj en la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo kun la argentina nacia teamo kaj en la Futabala Mondpokalo 2018 en Rusio kun la argentina olimpika teamo li gajnis la oran medalon dum la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.

Larĝe rekonita kiel la plej bona futbalisto en la mondo, li estas la unua futbalisto kiu gajnis kvin FIFA-premiojn Orpilko, la lastan el ili post la finala matĉo de la Futbala Mondpokalo 2014. Kun siaj teamoj Messi gajnis sesfoje la hispanian ĉampionecon de La Liga, dufoje la pokalon Copa del Rey, kvinfoje la pokalon Supercopa de España, trifoje la pokalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA, du UEFA-superpokalojn kaj du Klubajn Mondpokalojn de FIFA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]