Saltu al enhavo

Exequiel Palacios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Exequiel Palacios
en julio 2022 en la teamo de Bayer Leverkusen
en julio 2022 en la teamo de Bayer Leverkusen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1998 (1998-10-05) (28-jaraĝa)
en Famaillá, provinco Tukumano, Argentino
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Exequiel Palacios estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  5-an de oktobro 1998 en Famaillá, provinco Tukumano, do nun estas 28-jara. Post profesia futbalado jam ekde la jaro 2015, ekde 2020 li membras en la unua vira teamo de la germania klubo Bayer Leverkusen. Krome ekde la jaro 2018 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, post pluraj adoleskaj kaj junaj plenkreskaj jaroj ekde 2015 en naciaj teamoj de sub-17- kaj sub-20-jaruloj. En 2021 li kun la regula nacia teamo venkis la amerikan pokalon Copa América. Jaron poste, kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo same venkis la turniron. Same li partoprenas kadre de la argentina nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2026 en Usono, Meksiko kaj Kanado.Matĉe li en la nacia teamo de 2022 kaj 2026 rekoneblis per la numero "14".