Lautaro Martínez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lautaro Martínez
en julio 2022
en julio 2022
Persona informo
Naskonomo Lautaro Javier Martínez
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1997 (1997-08-22) (26-jaraĝa)
en Bahía Blanca
Lingvoj hispana
Loĝloko Milano
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Lautaro Martínez estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  22-an de aŭgusto 1997(nun 1997-08-22) en Bahía Blanca, do nun estas 26-jara. Post profesia futbalado jam ekde la jaro 2016, ekde la komenco de 2019 li membras en la unua vira teamo de la klubo Brighton and Hove Albion F.C., sed efektive daŭre dum la unuaj du jarsezonoj estis pruntata al la klubo Boca Juniors, ĝis somero 2020, kaj nur de tiam vere kunsportas en la angla teamo. Krome ekde la jaro 2019 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, kaj samtempe en 2020 kaj 2021 ankaŭ membris en la juna argentina futbala teamo de sub-23-jaruloj, precipe por partopreni en la "Somera Olimpiko 2020" pro la kronvirusa pandemio prokrastita al 2021 en Tokio. Kadre de la regula nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro kaj kun la teamo venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2022 rekoneblis per la numero "20".

jen la meksikano Kevin Álvarez Campos en grupa matĉo de la Futbala Mondpokalo 2022 "flugas" super Lautaro Martínez