Nicolás Tagliafico
Nicolás Tagliafico | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Nicolás Alejandro Tagliafico |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1992 (30-jara) en Rafael Calzada |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Nicolás Tagliafico aŭ plennome Nicolás Alejandro Tagliafico (prononco de la itala familia nomo [taljaFIko]) estas argentina futbalisto de itala familia deveno. Li naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1992 en Bonaero, do nun estas 30-jara. Ekde la jaro 2018 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo AFC Ajax de Amsterdamo. Krome ekde la jaro 2017 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "3".
|
|