Saltu al enhavo

Sergio Agüero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergio Agüero
Persona informo
Naskonomo Sergio Leonel Agüero del Castillo
Naskiĝo 2-an de junio 1988 (1988-06-02) (38-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Sergio Agüero
Familio
Edz(in)o Gianinna Maradona (en) Traduki (20082012) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Diego Maradona (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (20032021)
Interreta elsendisto
negocisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://sergioaguero.com
vdr
Sergio Agüero en 2012

Sergio Agüero (prononco laŭ sistemo IFA ˈserxjo aˈɣweɾo), per plena nomo Sergio Leonel Agüero Del Castillo, estas argentina futbalisto, sportanta kun ĉemizo sur kiu estas presata lia neformala nomo "Kun Agüero". Li naskiĝis la  2-an de junio 1988 en Bonaero, do nun estas 38-jara. Profesia futbalisto ekde la jaro 2003, ekde la jaro 2011 ĝis 2021 li profesie ludis futbalon en la unua vira teamo de la klubo Manchester City FC de Manĉestro kaj ekde tiammembras en la unua teamo de la kataluna klubo Barcelona FC. Krome ekde la jaro 2006 ĝis 2021 li estis membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Antaŭe li en 2004 membris en la nacia teamo de sub-17-jaruloj, de 2005 ĝis 2007 de la sub-20-jaruloj, kaj en 2008 paralele al la membreco en la vira nacia teamo ankaŭ membris en la olimpika nacia teamo de sub-23-jaruloj, kiu gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2008. Kadre de la vira nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion, kaj ankaŭ partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblis per la numero "19".

Oficialaj ligiloj

[redakti | redakti fonton]