Manchester City F.C.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manchester City
futbala klubo
Kluba nomo  Manchester City Football Club
Fondita  1880 (je la nomo West Gorton Saint Marks)
Stadiono  Etihad Stadium
Manĉestro
Lancashire
Kapacito  47 726
Prezidanto  Mansur bin Zajed Al Nahjan, estrarano Ĥaldun Ĥalifa Al Mubarak
Trejnisto  Manuel Pellegrini
Ligo  unua angla ligo de futbalo (Premier League)
2021-22  1-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

Manchester City (oficiale Manchester City Football Club) – ankaŭ nomata The Citizens – estas futbalklubo en la urbo Manĉestro de Anglio. Post fondiĝo en 1880 je la nomo West Gorton Saint Marks, ĝi ekde 1887 havis la nomon Ardwick A.F.C. kaj en 1894 ricevis la finan nomon Manchester City F.C.. La unua vira teamo de la klubo kvarfoje gajnis la anglian ĉampionecon, kvinfoje la anglian futbalpokalon (FA Cup), dufoje la anglian ligopokalon (League Cup) kaj unufoje la UEFA-pokalon de pokalvenkintoj. La teamo aktuale konkuras en la unua anglia ligo de futbalo (Premier League) kaj pasigis la plejparton de sia historio en tiu nacie plej alta ligo. La oficialaj maskotoj de la kluvo estas la fikciaj "eksterteruloj" „Moonchester“ kaj „Moonbeam“.

En septembro 2009 la ŝejĥo Mansur bin Zajed Al Nahjan (arabe منصور بن زايد آل نهيان) el la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj komplete aĉetis la klubon.

Oni atentu ne miksi la klubon kun la samurba kaj simile sukcesa alia futbalklubo Manchester United. Ili estas rivaloj en la Manĉestra derbio.

Nunaj ludantoj[redakti | redakti fonton]

  • inline Kyle Walker, nombro 2, arierulo
  • inline Rúben Dias, nombro 3, arierulo
  • inline John Stones, nombro 5, arierulo
  • inline Nathan Aké, nombro 6, arierulo
  • inline Raheem Sterling, nombro 7, avanulo
  • inline İlkay Gündoğan, nombro 8, mezulo
  • inline Gabriel Jesus, nombro 9, avanulo
  • inline Sergio Agüero, nombro 10, avanulo
  • inline Oleksandr Zinchenko, nombro 11, arierulo
  • inline Zack Steffen, nombro 13, golulo