Gonzalo Higuaín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gonzalo Higuaín
Higuaín 20180626.jpg
Persona informo
Naskonomo Gonzalo Gerardo Higuaín
Naskiĝo 10-an de decembro 1987 (1987-12-10) (31-jara)
en Brest
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Argentino
Familio
Patro Jorge Higuaín
Frat(in)o Federico Higuaín
Profesio
Profesio futbalisto
Information icon.svg
vdr
Gonzalo Higuaín

Gonzalo Higuaín (naskiĝis la 10-an de decembro 1987(nun 1987-12-10) en Brest (Francio), do nun 31-jara) estas argentina futbalisto. Li naskiĝis kiel filo de argentinaj gepatroj: la patro tiutempe estis profesia futbalisto en la futbalklubo de Brest, sed en aĝo de 10 monatoj la bebo Gonzalo Higuaín forlasis Francion direkte al Argentino kaj ne revenis ĝis la Futbala Mondpokalo 1998. Samkiel la patro kaj la du pli aĝaj fratoj, kiuj iĝis futbalaj profesiuloj en la usona klubo Columbus Crew, Gonzalo fariĝis profesia futbalisto. Inter alie li estis membro de la argentina nacia teamo de futbalo en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, de la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo kaj de la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Ekster naciaj matĉoj li ekde la jaro 2007 aktivas kiel membro de la unua vira teamo de la itala klubo SSC Napoli.