Urugvaja nacia teamo de futbalo
Aspekto
| Urugvaja nacia teamo de futbalo | ||
|---|---|---|
| asocio | Asociación Uruguaya de Fútbol Asocio Urugvaja de Futbalo | |
| konfederacio | CONMEBOL | |
| unua matĉo | 1901 | |
| plej granda gajno | 1927 | |
| plej granda perdo | 1902 | |
| Futbala Mondpokalo | ||
| aperoj | 14 (unuafoje en 1930) | |
| plej bona rezulto | ĉampiono 1930 kaj 1950 | |
| Amerika Pokalo | ||
| aperoj | 45 (unuafoje en 1916) | |
| plej bona rezulto | ĉampiono 1916, 1917, 1920, 1923, 1924, 1926, 1935, 1942, 1956, 1959, 1967, 1983, 1987, 1995 kaj 2011 | |
La Urugvaja nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1901. La unua internacia matĉo estis kontraŭ la teamo de Argentino en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Charrúas - laŭ la hispana nomo de la indiĝenaj praloĝantoj de la nuna Urugvajo, suda Brazilo kaj nordorienta Argentino. Dekkvarfoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en Futbala Mondpokalo 1930, kaj dufoje - en 1930 kaj 1950 - ĝi ĉampione gajnis la pokalon. Krome la teamo multfoje ĉampionis en la Amerika Pokalo, en kiu ĝi partoprenis 45-foje: ĝis nun ĝi venkis la finalan matĉon en 1916, 1917, 1920, 1923, 1924, 1926, 1935, 1942, 1956, 1959, 1967, 1983, 1987, 1995 kaj 2011.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
la venka urugvaja teamo en la Futbala Mondpokalo 1950
| ||||||
