Pola nacia teamo de futbalo
Pollando | ||
---|---|---|
![]() | ||
asocio | Polski Związek Piłki Nożnej Pola Futbal-Asocio | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Fernando Santos | |
golreĝo | Robert Lewandowski (78), Włodzimierz Lubański (48) | |
stadiono | Nacia Stadiono en Varsovio | |
FIFA kodo | POL | |
unua matĉo | ![]() ![]() 1921 | |
plej granda gajno | ![]() ![]() 2009 | |
plej granda perdo | ![]() ![]() 1948 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 7 (unua en 1938) | |
plej bona rezulto | Tria pozicio 1974 kaj 1982 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 3 (unua en 2008) | |
plej bona rezulto | Kvaronfinalo 2016 | |
La pola nacia teamo de futbalo estas la oficiala vira futbalista teamo de la eŭropa lando Pollando. La teamo havis sian plej sukcesan tempon dum la 1970-aj jaroj, kiam fakuloj nombris ĝin inter la pintaj mondaj teamoj. Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1921 kontraŭ la hungara nacia teamo de futbalo.
Laŭ la stato de 2012, la trejnisto de la teamo estas Waldemar Fornalik, la entute plej multajn golojn (48) atingis Włodzimierz Lubański kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (102) kadre de la pola teamo partoprenis la futbalisto Michał Żewłakow.
Historio[redakti | redakti fonton]
La pola futbalista asocio (PZPN) fondiĝis dum la jaro 1919 baldaŭ post la fondo de la pola respubliko Pollando sekve de la pripaca konferenco de Versailles. Dum la jaro 1923 la asocio aliĝis al la monda federacio FIFA kaj ekde tiam havas oficialan nacian teamon. La pola teamo ĝis nun sep-foje partoprenis en turniroj pri la Futbala Mondpokalo, kaj havis sian plej sukcesan fazon dum la 1970-aj jaroj. Plej kulmina venko estis gajno de la ora medalo dum la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno. Du jarojn pli poste, dum 1974, la teamo dum la Futbala Mondpokalo 1974 atingis la trian lokon kaj povis ripeti tion dum la monda turniro de la jaro 1982 en Hispanio. Dum la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo kaj la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono aldoniĝis du pliaj arĝentaj medaloj.
Kontraste dum multaj jaroj malsukcesis la kvalifikiĝo pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado – eĉ dum la sukcesaj 1970-aj jaroj nenio pola teamo sukcesis en la kvalifikigaj matĉoj. Unuafoje dum la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 sukcesis partopreno. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 la pola teamo samkiel la ukraina aŭtomate partoprenis, ĉar la du landoj estis la gastigantoj de la sporta evento kaj laŭtradicie la teamoj de la gastiganta lando partoprenas sen kvalifikiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|