Robert Lewandowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Lewandowski
atakanto
Personaj informoj
Plena nomo Robert Lewandowski
Naskiĝo la 21-an de aŭgusto 1988
en Varsovio
Alteco 184
Kromnomo Lewy
Klubaj informoj
Nuna klubo FC Barcelona
Numero 9
Pozicio avanulo
Junularaj kluboj
1997-2004
2005
2005-2006
Varsovia Warszawa
Delta Warszawa
KP Legia Warszawa
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)
2006-2008
2008-2010
2010-2014
2014
Znicz Pruszków
Lech Poznań
Borussia Dortmund
FC Bayern München
59 (36)
58 (32)
98 (54)
63 (47)
Reprezentado**
2008
2008-
Pola nacia teamo de futbalo U-21
Pollando
117 (64)
76 (34)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la 7 junio 2013.
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj laŭ la 7 marz 2021.

vdr
Robert Lewandowski dum Futbala Mondpokalo 2018
Robert Lewandowski dum la gazetara konferenco (2015)
Robert Lewandowski en ĉemizo de futbalklubo Lech Poznań (2009)
Robert Lewandowski en ĉemizo de Borussia Dortmund (2010)
Robert Lewandowski en ĉemizo de FC Bayern München (2015)
Futbalmatĉo Pollando-Hungario 15.11.2011. Robert Lewandowski batalas kontraŭ József Varga kaj Vilmos Vanczák
Robert Lewandowski en FC Bayern München (2017)
Robert Lewandowski dum la trejnado kun la pola nacia teamo, antaŭ la matĉo Pollando-Hungario (2011)
Robert Lewandowski dum la ludo kadre de Ligo de Ĉampionoj de UEFA kontraŭ PFK CSKA Moskvo, en oktobro 2014

Robert Lewandowski (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1988 en Varsovio) estas pola futbalisto. Li ludas nun kiel avanulo aŭ ofensiva halfo en hispana teamo FC Barcelona kaj en la Pola nacia teamo de futbalo. Partoprenanto de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj Futbala Mondpokalo 2018.

Kluba kariero[redakti | redakti fonton]

La unua grava seniora klubo de Robert Lewandowski estis Znicz Pruszków. Li ludis tie dum du jaroj kaj estis golreĝo de tria kaj dua ligo. Post tiuj sukcesoj, en 2008 li estis vendita al Lech Poznań por 1 500 000 zł. Kun tiu teamo li gajnis polan pokalon en 2009 kaj ĉampionadon en 2010 kiam li estis golreĝo de la unua ligo. Pro lia bona ludo grandaj kluboj interesiĝis pri li kaj en 2010 li estis vendita al germana klubo Borussia Dortmund por 4 500 000 €. Li rapide fariĝis grava ludanto de la nova teamo kaj multe helpis venki du germanajn ĉampionadojn (2010-11, 2011-12) kaj germanan pokalon (2011-12). En 2014 li subskribis 5-jaran kontrakton. La kontrakto kostis 60 000 000 €. Nun li estas golreĝo en Unua germana ligo de futbalo ludante en germana teamo FC Bayern München.

Nacia teamo[redakti | redakti fonton]

Robert Lewandowski debutis en la pola nacia teamo de futbalo la 10-an de septembro 2008 en matĉo kontraŭ San-Marino.

Li estas kapitano en la pola nacia teamo.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

La 22-an de junio 2013 edziĝis kun karateo-sportistino Anna Stachurska.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]