Saltu al enhavo

PFK CSKA Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PFK CSKA Moskvo
futbala klubo
Kluba nomo Профессиональный футбольный клуб ЦСКА Москва
Fondita la  27-an de aŭgusto 1911 (nun 1911-08-27)
Stadiono Areno Ĥimki (Арена Химки)
Kapacito 18 636
Prezidanto Jevgenij Giner (Евгений Гинер), posedanto Roman Abramoviĉ (Роман Абрамович, kiu ankaŭ posedas la anglan klubon Chelsea F.C.)
Trejnisto Fabio Celestini
Ligo Rusia Supera Ligo
2024-25 3-a
Hejme
Ekstere
vdr

CSKA Moskvo (ruse ЦСКА Москва) estas sporta klubo de Rusio, kaj la sekcio PFK estas profesia futbalklubo (tial la mallongigo PFK, per plena nomo ruse Профессиональный футбольный клуб ЦСКА Москва) de la lando. Kiel la nomo indikas, kaj la centra klubo kaj la profesia futbala sekcio situas en la urbo Moskvo; la mallongigo CSKA signifas "Centra Sporta Klubo Armea", do indikas ke historie la klubo estis integra parto de la Ruĝa Armeo de Sovetunio dum la tuta ekzistotempo de tiu armeo. La klubo tamen jam fondiĝis en 1911, ses jarojn antaŭ la Oktobra Revolucio. La unua vira futbalteamo de la klubo estas inter la gvidaj de la lando (ekzemple en la sezono 2013-14 estis la plej sukcesa de la Rusia Unua Ligo de klubaj teamoj) kaj ankaŭ jam en la epoko de Sovetunio havis gvidan rolon en la futbala Supera Ligo de Sovetunio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]