Pola Unuiĝo de Piedpilko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola Unuiĝo de Piedpilko
federacio de futbalo • retejo
Komenco 20-a de decembro 1919 vd
Lando(j)  Pollando
Sidejo Varsovio
Ĉefestro(j) Cezary Kulesza vd
Membro de FIFAUEFA vd
Posedatoj Pola nacia teamo de futbalo • virina nacia futbala teamo de Pollando • vira sub-21-jarula futbala teamo de Pollando • pola nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • pola nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • pola olimpika futbala teamo • pola nacia teamo de plaĝa Futbalo • pola nacia futbala teamo de viraj sub-16-jaruloj • pola nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj • pola nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj • Ekstraklasa SA • pola nacia futbala teamo de virinaj sub-17-jaruloj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
historia emblemo, valida ĝis 2011

La Pola Unuiĝo de Piedpilko, pole Polski Związek Piłki Nożnej (PZPN), estas la nacia futbala asocio en Pollando, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 19. La asocio interalie ekde la jaro 1927 ĝis 2005 organizis ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata pole Ekstraklasa - ekde tiam komerca firmao, Ekstraklasa SA, fondita nur tiucele, plu organizas la ĉampionecon. La ĉampiono en 2022-2023 unuafoje estas la klubo Raków Częstochowa, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Legia Warszawa - laŭ la stato de 2023 entute 15-foje.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pola futbalista asocio (PZPN) fondiĝis dum la jaro 1919 baldaŭ post la fondo de la pola respubliko Pollando sekve de la pripaca konferenco de Versajlo. Dum la jaro 1923 la asocio aliĝis al la monda federacio FIFA kaj ekde tiam havas oficialan viran nacian teamon. La vira pola teamo ĝis inkluizive de 2022 naŭ-foje partoprenis en turniroj pri la Futbala Mondpokalo, kaj havis sian plej sukcesan fazon dum la 1970-aj jaroj. Plej kulmina venko estis gajno de la ora medalo dum la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno. Du jarojn pli poste, dum 1974, la teamo dum la Futbala Mondpokalo 1974 atingis la trian lokon kaj povis ripeti tion dum la monda turniro de la jaro 1982 en Hispanio. Dum la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo kaj la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono aldoniĝis du pliaj arĝentaj medaloj. Kontraste dum multaj jaroj malsukcesis la kvalifikiĝo pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado – eĉ dum la sukcesaj 1970-aj jaroj nenio pola teamo sukcesis en la kvalifikigaj matĉoj. Unuafoje dum la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 sukcesis partopreno. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 la pola teamo samkiel la ukraina aŭtomate partoprenis, ĉar la du landoj estis la gastigantoj de la sporta evento kaj laŭtradicie la teamoj de la gastiganta lando partoprenas sen kvalifikiĝo. En 2016 la teamo estis inter la lastaj ok teamoj, kaj ankaŭ en 2021 sukcesis pri partopreno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]