Ukrainia vira nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukrainio
Ukrainio
asocio Федерація Футболу України
Ukrainia Asocio de Futbalo
konfederacio UEFA
manaĝero Serhii Rebrov (Сергій Ребров)
golreĝo Andrij Ŝevĉenko (48)
stadiono Національний спортивний комплекс Олімпійський
Olimpika Nacia Sporta Stadiono
FIFA kodo UKR
unua matĉo Flago de Ukrainio Ukrainio 1-3
Hungario Hungario
1992
plej granda gajno Flago de Ukrainio Ukrainio 6-0
 Azerbajĝano
2006
plej granda perdo Flago de Hispanio Hispanio 4-0
Flago de Ukrainio Ukrainio
2006
Futbala Mondpokalo
aperoj 1 (unua en 2006)
plej bona rezulto Kvaron-finalo
2006
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 1 (unua en 2012)
vdr
la teamo en 2012

La ukraina nacia teamo de futbalo estas la oficiala vira futbalista teamo de la eŭropa lando Ukrainio, respektive de la Ukrainia Asocio de Futbalo (ukraine Українська асоціація футболу (УAФ), Ukrainska Asociacija Futbolu (UAF), kiu ĝis 2019 nomiĝis Федерація Футболу України, ФФУ, latinliterigite Federacija Futbolu Ukraini, FFU). La teamo ekzistas ekde la disfalo de la antaŭa multnacia komunisma ŝtato Sovetunio fine de 1991 kaj la sekva malfondo de komuna eks-sovetunia teamo dum somero 1992. Antaŭe ukrainiaj futbalistoj ekde la jaro 1922 partoprenis en la sovetunia nacia teamo de futbalo, kvankam tiu teamo pro antaŭa internacia malagnoskiĝo nur dum la jaro 1952 havis sian unuan oficialan interŝtatan matĉon. Resume, kaj la entute plej multajn golojn (42) kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (112) kadre de la sovetunia teamo atingis la ukraina futbalisto Олег Блохін (Oleh Bloĥin).

Plej bona rezulto ĝis nun estis la atingo de la kvaronfinalo kadre de la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 2006.

Aktuale, la trejnisto de la ukraina nacia teamo estas Serhii Rebrov (Сергій Ребров), kaj la teamestro estas Andrij Jarmolenko (Андрій Ярмоленко). Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (48) ekde la jaro 1992 atingis Andrij Ŝevĉenko (Андрій Шевченко) kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (144) kadre de la ukraina teamo partoprenis la futbalisto Anatolij Timoŝĉuk (Анатолій Тимощук).

En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 la ukraina teamo samkiel la pola aŭtomate partoprenis, ĉar la du landoj estis la gastigantoj de la sporta evento kaj laŭtradicie la teamoj de la gastiganta lando partoprenas sen kvalifikiĝo.

Aparte konataj anoj de la nacia teamo[redakti | redakti fonton]

  • Oleh Bloĥin (Олег Блохін, atako)
  • Serhij Beŝenar (defendo)
  • Oleksandr Holovko (defendo)
  • Andrij Husin (Андрій Гусін, meza grupo)
  • Oleh Luŝnij (Олег Лужний, defendo)
  • Jurij Maksimov (Юрій Максімов, meza grupo)
  • Andrij Nesmaĉnij (Андрій Несмачний, defendo)
  • Serhij Rebrov (Сергій Ребров, atako)
  • Andrij Ŝevĉenko (Андрій Шевченко, atako)
  • Oleksandr Ŝovkovskij (Олександр Шовковський, golgardisto)
  • Viktor Skripnik (defendo)
  • Anatolij Timoŝĉuk (Анатолій Тимощук, meza grupo)
  • Vladislav Vaŝĉuk (Владислав Ващук, defendo)
  • Andrij Vorobej (Андрій Воробей, atako)
  • Andrij Voronin (Андрій Воронін, atako)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]