Saltu al enhavo

Marcos Llorente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcos Llorente
Persona informo
Naskonomo Marcos Llorente Moreno
Naskiĝo 30-an de januaro 1995 (1995-01-30) (29-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Paco Llorente Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Ramón Grosso (avo)
Julio Llorente (onklo)
Toñín Llorente (onklo)
José Luis Llorente (onklo)
Sergio Llorente (unuaranga kuzo)
Francisco Gento (praonklo)
Antonio Gento (praonklo)
Julio Gento (praonklo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (mezkampulo kaj dekstra defendulo) en la
vdr

Marcos Llorente - aŭ je plena nomo Marcos Llorente Moreno, naskiĝis la  30-an de januaro 1995(nun 1995-01-30) en Madrido, do nun 29-jara - estas hispana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2020 li estis membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, pro la kronvirusa pandemio prokrastita je unu jaro, kaj en la Futbala Mondpokalo 2022 - en ĉiuj matĉoj de ambaŭ konkursoj li rekoneblis per la ĉemiza numero "6". Krome li ekde la jaro 2019 konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo Atlético Madrid.

La informkesto donas impreson pri tio, ke li venas el familio de imprese multaj profesiaj sportistoj - ne nur la patro, avo, du onkloj kaj tri praonkloj konsideriĝas tiom gravaj profesiaj futbalistoj, kaj plia onklo kaj kuzo tiom gravaj profesiaj basketbalistoj, ke vikidatumaro havas proprajn informarojn pri ili.

reprezente de la klubo Real Madrid en 2015