Saltu al enhavo

Martín Zubimendi

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martín Zubimendi
Persona informo
Naskonomo Martín Zubimendi Ibáñez
Naskiĝo 2-an de februaro 1999 (1999-02-02) (27-jaraĝa)
en Donostio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (mezkampulo) en la
vdr

Martín Zubimendi - aŭ je plena nomo Martín Zubimendi Ibáñez, naskiĝis la  2-an de februaro 1999 (nun 1999-02-02) en Donostio, do nun 27-jara - estas hispana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2021 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li interalie kunkonkuris pri la hispana teamo de sub-23-jaroj, kiuj en la Somera Olimpiko 2020 prokrastita ĝis julio-aŭgusto 2021 atingis arĝentan olimpikan medalon, ankaŭ partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kiun fine lia teamo venkis, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "18". En somero 2026 li ankaŭ partoprenas kadre de la nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2026 en Usono, Meksiko kaj Kanado. Krome li ekde la jaro 2019 konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo Real Sociedad de Donostio.