Saltu al enhavo

Real Sociedad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Real Sociedad
futbala klubo
Kluba nomo  Real Sociedad de Fútbol, S. A. D.
Kromnomo txuri-urdin
(La Blublankuloj)
Fondita  1909
Stadiono  Reale Arena
Donostio,  Hispanio
Kapacito  39.313
Prezidanto  Jokin Aperribay
Trejnisto  Imanol Alguacil
Ligo  La Liga
2023-2024  6-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La Real Sociedad de Fútbol, pli ofte konata kiel Real Sociedad aŭ simple populare la Real, estas hispana futbalklubo kun sidejo en Donostio, Gipuzko. Ĝi estis fondita la 7an de septembro 1909, sed ties originoj devenas de la jaro 1904, kiel la tiama donostia socio Recreation Club, kies kelkaj integrantoj formis en 1907 la teamon San Sebastián Foot-Ball Club kiu poste rezultos en la fondo de la nuna klubo laŭ la nomo Sociedad de Foot-Ball de San Sebastián.[1]

Identigita per blank-bluaj koloroj el kiuj ĝi ricevas la eŭsklingvan kromnomon txuri-urdin, estas unu de naŭ kluboj kiuj iĝis ĉampionoj de la Nacia Ĉampioneco de Ligo de Unua Divizio, fakte dufoje sinsekve en la sezonoj 1980-81 kaj 1981-82, krom aliaj tri fojoj en kiuj ĝi estis la duaranga.​ Ĝi estis la teamo kiu plejmulte estis nevenkita, nome dum 38 ludoj, ĝis en 2018 oni superis tiun rekordon,[2] kaj ĝi okupas la okan rangon en la ĝenerala historia klasigo.

Real Sociedad en 2015.

En la dua plej grava landa konkurenco, nome la Copa del Rey, la teamo atingis tri venkojn, el kiuj la unua kiel Club Ciclista de San Sebastián en 1909, la dua en 1987 kaj la tria en 2020, estinte finalista en kvin pliaj fojoj. Ĝi partoprenis ankaŭ en diversaj vesioj de la kontinentaj eŭropaj konkurencoj.

Reale Arena estas la stadiono, iam nomita Anoeta, kun kapacito por preskaŭ 40 000 spektantoj, kaj la klubo enhavas pli ol 37 000 abonantoj kaj estas, laŭ esploroj de la Centro de Investigaciones Sociológicas (CIS), la sepa klubo kun plej granda nombro de simpatiantoj en Hispanio.[3] La klubo eltenas tradician rivalecon kontraŭ la Athletic Bilbao, kun kiu oni disputas la nomitan «eŭskan derbion»,[4] kaj FIFA konsideras ĝin unu de la «klasikaj kluboj» de la lando.[5] Ĝi estas krome la sesa klubo kiu plej grandan nombron de internaciaj ludantoj havigis al la Hispana nacia teamo de futbalo.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Futbolteca (eld.). «Historia del club». Konsultita la 18an de oktobro 2021.
  2. Diario Vasco (eld.). «El Barcelona supera el récord de la Real Sociedad 38 años después». Konsultita la 18an de oktobro 2021.
  3. CIS (eld.). «Barómetro de junio de 2014 - Simpatía por los clubes españoles de fútbol». p. 18. Konsultita la 18an de oktobro 2021.
  4. FIFA (eld.). «El regreso del duelo vasco». Arkivita el originalo la 1an de aŭgusto 2015. Konsultita la 27an de julio 2021.
  5. FIFA (eld.). «Real Sociedad, señorío vasco». Arkivita el originalo la 19an de junio 2013. Konsultita la 27an de julio 2021.
  6. «https://www.realsociedad.eus/».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retpaĝo