Álex Baena
| Álex Baena | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 20-an de julio 2001 (25-jaraĝa) en Roquetas de Mar |
| Lingvoj | hispana |
| Ŝtataneco | Hispanio |
| Okupo | |
| Okupo |
|
Álex Baena - aŭ je plena nomo Alejandro Baena Rodríguez, naskiĝis la 20-an de julio 2001 en Roquetas de Mar, aŭtonoma komunumo Andaluzio, do nun 25-jara - estas hispana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2023 li estis membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kiun fine lia teamo venkis, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "15". En somero 2026 li ankaŭ partoprenas kadre de la nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2026 en Usono, Meksiko kaj Kanado. Krome li ekde la jaro 2020 konkuris en la dua kaj ekde 2022 en la unua vira teamo de la futbala klubo Villarreal. Ekde 2025 li estas membro en la unua vira teamo de la futbala klubo Atlético Madrid.
| ||||||
| ||||||

