La germana nacia trejnisto Julian Nagelsmann ĉe la venko de 5:1 de la germana teamo kontraŭ la skota, malferma matĉo de la Eŭropa Ĉampionado, je aĝo de 36 jaroj kaj 327 tagoj estis la plej juna trejnisto kiu iam ajn trejnis nacian teamon ĉe Eŭropa Ĉampioneco.[1]
Plej juna teamestro: En la malvenko de 3:1 de Hungario kontraŭ Svislando, la hungara futbalisto Dominik Szoboszlai fariĝis la plej juna teamestro iam ajn je 23 jaroj kaj 243 tagoj kiu gvidis teamon de Eŭropa Ĉampionado. Li venkis la antaŭan italan rekordulon Giuseppe Bergomi (n. en 1963), kiu havis 24 jarojn kaj 171 tagojn ĉe la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988 en Germanio.[2]
Plej juna futbalisto de la ĉampionado: En la unua grupa matĉo de Grupo B inter Hispanio kaj Kroatio la 15-an de junio 2024, la hispano Lamine Yamal estis la plej juna ludanto en la historio de la Eŭropa Ĉampioneco en la aĝo de 16 jaroj kaj 338 tagoj. En la duonfinalo li aldone iĝis la plej juna golpafisto iam ajn de Eŭropa Ĉampionado, kaj sekve 5 tagoj pli poste iĝis la plej juna futbalisto iam atinginta finalon kaj venkon de aŭ Eŭropa Ĉampionado aŭ Mondpokalo.[3]
Plej rapuda golo: En la 1:2 malvenko de Albanio kontraŭ Italio en la unua grupa matĉo de Grupo B la 15-an junio 2024, Nedim Bajrami trafis la plej rapidan golon en la historio de Eŭropa Ĉampioneco por la albana teamo post 23 sekundoj.[4]
Rekorda partoprenanto: Cristiano Ronaldo (Portugalio) per sia apero en la unua grupa matĉo kontraŭ Ĉeĥio (2:1) iĝis la futbalisto kun la plej multaj partoprenoj en Eŭropa Futbal-Ĉampionado (6-foje, en 2004, 2008, 2012, 2016, 2021 kaj 2024).[5][6]
Plej maljuna partoprenanto: Pepe Maricon (Portugalio) en aĝo de 41 jaroj kaj 113 tagoj iĝis la plej maljuna ludanto iam kun sia apero en la unua matĉo de la portugaloj kontraŭ Ĉeĥio (2-1).
Rekorda golulo de la Eŭropa Ĉampionado: Manuel Neuer (Germanio) en la tria grupa matĉo kontraŭ la Svislando iĝis la rekorda golulo ĉe ĉiuj finalaj Eŭropaj Ĉampionadoj (19 aperoj; la 29-an de junio 2024), preterpasante la italan rekordulon Gianluigi Buffon (17 aperoj).[7]