La Eŭropa Futbal-Ĉampionado2024 aŭ per angleca titolo "UEFA Euro 2024" estas la dek-sepa finala ĉampionado de vira futbalo en Eŭropo. Ĝi okazas de la 14-a de junio ĝis la 14-a de julio 2024: malferma matĉo estas la unua matĉo de la gastiga germana teamo kontraŭ la skota teamo en la stadiono Allianz Arena en Munkeno, kaj la finala matĉo la 14-an de julio okazos en la olimpia stadiono de Berlino.