Serba nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Serbio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Serba nacia teamo de futbalo
asocio Фудбалски савез Србије / Fudbalski savez Srbije
Futbal-Unuiĝo en Serbio
konfederacio UEFA
unua matĉo  Ĉeĥio 1 - 3
 Serbio
2006
plej granda gajno  Azerbajĝano 1 - 6
 Serbio
2007

 Serbio 6 - 1
 Bulgario
2008

plej granda perdo  Ukrainio 2 - 0
 Serbio
2008
Futbala Mondpokalo
aperoj 11 (unuafoje en 1930)
plej bona rezulto kvara pozicio
1930 kaj 1962
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 5 (unuafoje en 1960)
plej bona rezulto dua pozicio
1960 kaj 1968
vdr

La Serba nacia teamo de futbalo (serbe Фудбалска репрезентација Србије / Fudbalska reprezentacija Srbije) sub tiu nomo ekzistis de 1919 ĝis 1921 kaj ekzistas ekde la jaro 2006, sed inter tiuj du epokoj ekzistis nacia futbala teamo de la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (ĝis 1943) kaj nacia futbala teamo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio (1943 ĝis 1991), nacia futbala teamo de la Asocia respubliko Jugoslavio (1992 ĝis 2003) kaj nacia futbala teamo de Serbio kaj Montenegro (2003 ĝis 2006). La internacia federacio FIFA konsideras la nunan serban teamon rekta posteulo de tiuj teamoj.

La unua internacia matĉo de la teamo sub la nuna nomo estis kontraŭ la teamo de Ĉeĥio en 2006. Enlande la teamo ricevis la kromnomon orlovi - "la agloj". Ekde 1919, kalkulante ĉiujn jugoslaviajn kaj serbiajn teamojn, dekunufoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en 1930. La teamo ankaŭ aktuale partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko. Krome kvinfoje la teamo en la nomitaj diversaj formoj partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado - unuafoje en 1960.

la serba nacia teamo en majo 2008