Pokalo de Nacioj de la Oceania Futbala Konfederacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el OFC Pokalo de Nacioj)
Pokalo de Nacioj de la Oceania Futbala Konfederacio
Emblemo de la Pokalo de Nacioj de la Oceania Futbala Konfederacio
Turniraj detaloj
Datoj regule ekde 1996
Teamoj aktuale 11 (stato de la jaro 2014) 
Finaj pozicioj
Ĉampiono nuna la teamo de Tahitio
rekordaj la aŭstralia kaj novzelanda naciaj teamoj (po 4 ĉampionecoj)
vdr

La Pokalo de Nacioj de la Oceania Futbala Konfederacio estas futbala ĉampionado inter naciaj teamoj de Oceanio, organizitaj en la kontinenta konfederacio OFC de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia FIFA. Ne partoprenas en ĝi la naciaj teamoj de la ofeaniaj ŝtatoj Aŭstralio kaj Gvamo, kiuj membras en la najbara azia konfederacio AFC kaj sekve konkuras pri la Azia Pokalo.

Post unua fazo kiel "Oceania Pokalo" en la jaroj 1973 kaj 1980, la turniro de 1996 ĝis 2004 iĝis regula evento organizita ĉiun duan jaron. En tiu tempo la aŭstralia nacia teamo de futbalo ĉiam havis la unuan aŭ duan pozicion, kaj sume dominis la eventon. Kiam en 2006 la aŭstralia futbala federacio malmembriĝis el OFC kaj ekmembriĝis en AFC, la oceania Pokalo de Nacioj fariĝis evento organizita ĉiun kvaran jaron kaj signife ŝanĝis sian karakteron. De tiam ĝis okazis en 2008, kiam kvaran fojon ĝin gajnis la novzelanda nacia teamo de futbalo kaj 2012, kiam iom surprize ĝin gajnis la teamo de Tahitio. La sekva ĉampionado do organiziĝu en 2016.