Aŭstralia nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Aŭstralio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Aŭstralia nacia teamo de futbalo
Aŭstralia nacia teamo de futbalo
asocio Football Federation Australia
Aŭstralia Futbal-Federacio
konfederacio AFC
manaĝero Graham Arnold
golreĝo Tim Cahill (50)
FIFA kodo AUS
unua matĉo  Nov-Zelando 3-1
Flago de Aŭstralio Aŭstralio
1922
plej granda gajno Flago de Aŭstralio Aŭstralio 31-0
 Usona Samoo
2001
plej granda perdo Flago de Aŭstralio Aŭstralio 0-8
 Sud-Afriko
1955
Futbala Mondpokalo
aperoj 2 (unua en 1974)
plej bona rezulto Okon-finalo
2006
Azia Pokalo
aperoj 1 (unua en 2007)
plej bona rezulto Kvaron-finalo
2007
vdr

La aŭstralia nacia teamo de futbalo, kromnome vokita Socceroos, estas la landa vira futbalista teamo de Aŭstralio. Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1922 kontraŭ la novzelanda nacia teamo de futbalo.

Senkonkurence ĝi konsideriĝas la plej forta futbala teamo de Oceanio. Tutmonde, la teamo nur dufoje partoprenis la turniron pri la Futbala Mondpokalo, nome en 1974 kaj 2006. Sukcesojn internacie tamen eblis akiri dum la matĉoj pri la Pokalo de Konfederacioj, kie la aŭstralianoj dum 1997 atingis la finalon, sed tie estis senŝancaj kontraŭ la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de la kvalifikigo por la Futbala Mondpokalo 2006 la aŭstralia teamo nur kun minimuma diferenco venkis al teamon de Urugvajo.

Fine de 2005 Aŭstralio malaliĝis el la Oceania Futbala Konfederacio (OFC) kaj nun membras en la koncerna azia konfederacio (AFC).

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Graham Arnold, kaj la teamestro estas Mile Jedinak. Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (50) atingis Tim Cahill kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (109) kadre de la teamo partoprenis la futbalisto Mark Schwarzer.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]