Saltu al enhavo

Ora Pokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ora Pokalo
perioda evento • futbala konkurso
Fondita en 1963
Lasta premiito Flago de Meksiko Meksiko en 2025
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Ora Pokalo (hispane Copa de Oro kaj angle Gold Cup) aŭ Nord- kaj Mezamerika Futbal-Ĉampionado estas futbala ĉampionado inter viraj naciaj teamoj de futbalo el Nordameriko en la futbala federacio CONCACAF. Ankaŭ la tri sudamerikaj nacioj en la federacio CONCACAF, Franca Gujano, Gujano kaj Surinamo, partoprenas la nordamerikan Oran Pokalon. Ĝi originale ĝis la jaro 1989 nomiĝis la CONCACAF Ĉampionado (hispane Copa CONCACAF kaj angle CONCACAF Championship). La Meksika nacia teamo de futbalo estas la plej sukcesa nacia teamo en la pokala historio, kun 7 ĉampionecoj. La Usona nacia teamo de futbalo havas 4 ĉampionecojn, kaj 3 de la fina 4. La Kostarika nacia teamo de futbalo havas 3 ĉampionecojn kaj la Kanada nacia teamo de futbalo havas 2. Neniu alia nacio havas pli ol 1.

Krom la vira eldono ankaŭ estas paralela Virina Ora Pokalo.


Ora Pokalo

[redakti | redakti fonton]
Jaro Gastiganto Ĉampiono Finalo 2-a rango 3-a rango Partoprenaj
teamoj
2025  Kanado kaj  Usono Flago de Meksiko Meksiko 2:1 Flago de Usono Usono  Gvatemalo
Flago de Honduro Honduro
16
2023  Kanado kaj  Usono Flago de Meksiko Meksiko 1:0 Panamo Panamo Jamajko Jamajko
Flago de Usono Usono
16
2021  Usono Flago de Usono Usono 1:0 Flago de Meksiko Meksiko Flago de Kanado Kanado
Flago de Kataro Kataro
16
2019 Kostariko, Jamajko kaj Usono Flago de Meksiko Meksiko 1:0 Flago de Usono Usono Haitio Haitio
Jamajko Jamajko
16
2017  Usono Flago de Usono Usono 2:1 Jamajko Jamajko Flago de Kostariko Kostariko
Flago de Meksiko Meksiko
12
2015  Usono kaj  Kanado  Meksiko 3:1  Jamajko  Panamo 1:1 (3:2 pen.) Flago de Usono Usono 12
2013  Usono Flago de Usono Usono 1:0  Panamo Flago de Meksiko Meksiko
Flago de Honduro Honduro
12
2011  Usono Flago de Meksiko Meksiko 4:2 Flago de Usono Usono  Panamo
Flago de Honduro Honduro
12
2009  Usono Flago de Meksiko Meksiko 5:0 Flago de Usono Usono Flago de Kostariko Kostariko
Flago de Honduro Honduro
12
2007  Usono Flago de Usono Usono 2:1 Flago de Meksiko Meksiko Flago de Kanado Kanado
 Francio Gvadelupo
12
2005  Usono Flago de Usono Usono 3:1
p. p.
 Panamo Flago de Kolombio Kolombio
Flago de Honduro Honduro
12
2003  Usono kaj  Meksiko Flago de Meksiko Meksiko 1:0
p. d.
Flago de Brazilo Brazilo Flago de Usono Usono 12
2002  Usono Flago de Usono Usono 2:0 Flago de Kostariko Kostariko Flago de Kanado Kanado 12
2000  Usono  Kanado 2:0 Flago de Kolombio Kolombio  Peruo
 Trinidado kaj Tobago
12
kursiva fasono = ne de CONCACAF • p. d. = post daŭrigo; p. p. = post penalado