Diskuto:Rugbeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo ĝis nun komenciĝis per "Rugbeo (kelkfoje rugbio)..." kaj mi komence simple notis post la krampoj <!-- Ĉu? Referencoj? Citaĵoj?-->, sed post kiam mi per reta serĉado trovis tute neniun uzon de alternativa esperanta vorto "rugbio", mi tute forprenis la aldonon "(kelkfoje rugbio)". Mi mem jam kelkfoje miris pri la iom kaprice aspekta esperantlingva vorto "rugbeo" kaj private pensetis kial ne povus esti "ragbio" laŭ sono de la angla vorto aŭ almenaŭ "rugbio" laŭ aspekto de la angla urbo Rugby (y=i). Sed vortoj de lingvo ne dependas pri personaj pensoj, sed pri normaj kaj normigaj vortaroj, kaj se tio mankas, pri amasa uzo en fidindaj literaturo, gazetaro, retpaĝaroj kaj eventuale en sociaj retejoj. Kaj tie la vorto rugbeo estas senkonkurenca. Punkto. ThomasPusch (diskuto) 13:06, 26 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]