Monda Serio (basbalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Trofeo de la Komisiito (ekzemplero de 2007, gajnita de la Bostona teamo Red Sox)

La Monda Serio (angle, World Series) estas la ĉiujara ĉampioniga turniro de la nordamerika profesia plejaltnivela basbala teamaro (Ĉefliga Basbalo; angle Major League Baseball). Unu teamo el ĉiu el la du "ĉefaj ligoj" — la Amerika Ligo kaj la Nacia Ligo — partoprenas serion de kvar ĝis sep ludoj. La unua teamo, kiu atingas kvaran venkon, gajnas la premion, kiu nomiĝas "Commissioner's Trophy" (Trofeo de la Komisiito). La Mondan Serion oni establis en la jaro 1903. Antaŭ 1969, la plej sukcesa teamo (laŭ venkoj-malvenkoj) en ĉiu ligo pluiris al la Monda Serio. Ekde tiu jaro, la ligoj aranĝas ĉampionigan serion por decidi la ĉampionan teamon de la ligo, kaj la venkintaj teamoj el tiuj serioj kunluktas en la Monda Serio. Ĝis 2015 inkluzive, okazis 111 Mondaj Serioj; la Amerika Ligo gajnis 64-foje kaj la Nacia Ligo 47-foje. La serio komenciĝas en oktobro (kaj kelkfoje etendiĝas en novembron), pro kio oni donas al ĝi la kromnomon "Fall Classic" ("Aŭtuna Klasikaĵo").

En 2015 la teamoj en la turniro estis la Mets (el Novjorko) kaj la Royals (el Kansasurbo). La Kansasurba teamo gajnis post kvin ludoj. Historie la plej sukcesa teamo estas la Yankees (Novjorkaj Jankioj), kiu atingis la serion 40 fojojn kaj venkis 27 fojojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La artikolo estas bazita sur la komencaj alineoj de la anglalingva vikipediaĵo.