Saltu al enhavo

Vegalta Sendai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vegalta Sendai
futbala klubo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1988 vd
Lando(j) Japanio vd
Sidejo Sendai
Retejo Oficiala retejo
vdr

Vegalta Sendai estas Japana profesia klubo de piedpilkado, kies pinta vira teamo ekde 2010 apartenas al la unua divizio de J. Ligo (J1). Ankaŭ la pinta virina teamo konkuras tre sukcese, je teama nomo Mynavi. La hejmstadiono estas Stadiono Yurtec en Sendajo, la prefekturbo de Mijagi. "Vegalta" estas artefarita vorto, kiu konsistas el Vego kaj Altairo, ĉefsteloj de konstelacioj Liro kaj Aglo.

Historio kaj profilo

[redakti | redakti fonton]

Antaŭ aparteno al J.Ligo

[redakti | redakti fonton]

Origine fondita en 1988 kiel klubo de piedpilkado de Tohoku Elektra Povo Ko., tiu ĉi klubo estis profesiigita kaj nomita kiel Brummel Sendai en 1994. En 1999 ĝi apartenis al la dua divizio de Japana Ligo kaj samtempe estis renomita al la nuna nomo, pro afero pri varmarko.

1999-2001 (J2)

[redakti | redakti fonton]

Brazila antaŭulo Marcos Paulo Souza Ribeiro kaj iama membro de nacia teamo de Japanio Iŭamoto Teruo denove apartenis al la klubo. Rezulto en la unua kvarono de Ligo estis 8 venkoj, 1 remiso kaj 2 perdoj. Gajninte 6 venkojn en ĉiuj sekvantaj tri kvaronoj, la rango antaŭ la fina konkurso estis 3-a (80 punktoj). En la fina konkurso ĝi venkis kontraŭ Kioto Sanga, kaj samtempe Montedio Jamagata, kiu estis 2-a rango, perdis kontraŭ Kaŭasaki Frontale. Pro tiu, fina rango de Sendajo estis 2-a kaj ĝi unuafoje promociis al la J1-Ligon.

2002-2003 (J1)

[redakti | redakti fonton]

Antaŭulo Jamaŝita Joŝiteru, mezkampuloj Silvio Jose Canuto kaj Morijasu Haĵme kaj defendanto Komura Norio apartenis al la teamo. Ekde malfermo de Ligo ĝi venkis sinsekvajn 5 konkursojn. Jamaŝita, kiu gajnis 5 golojn kaj estis elektita kiel membro de Nacia Teamo.

Tamen, post la interrompo de la Ligo pro Futbala Mondpokalo 2002, ĝi venkis nur unu el 8 konkursoj.

En la dua duono de Ligo la rezulto estis 4 venkoj, 1 remiso kaj 10 perdoj. Rango estis 13/16.

Apartenis golulo Takakuǔa Daiĵirou, antaŭulo Satou Hisato kaj defendanto Nemoto Juuiĉi. Rezulto de la unua duono de la Ligo estis 3 venkoj, 3 remisoj kaj 9 perdoj. En septembro direktisto Ŝimizu estis forĵetita. Sloveno Zdenko Verdenik estis nomumita kiel posteulo. Tamen la fina rezulto estis 15/16 kaj malsupriĝo al la J2-Ligo estis decidida.

2004-2009 (J2)

[redakti | redakti fonton]

De 2004 ĝis 2009 la unua vira teamo apartenis al la 2-a ligo de la Japana Profesia Futbala Ligo.

Sed ekde 2009 ĝi denove sukcesis pri membreco en la 1-a ligo de la nacia Profesia Futbala Ligo.

La teamo de 2017-2018, historie

[redakti | redakti fonton]
n-ro pozicio lando futbalisto
1 GOL Japanio Daniel Schmidt
2 DEF Japanio Katsuya Nagato
4 DEF Japanio HAĈISUKA Kouĵi
6 DEF Brazilo Luis Vinicius da Silva Matos
7 MEZ Japanio Hiroaki Okuno
8 MEZ Japanio NOZAŬA Takuja
9 ANT Japanio HIRAJAMA Souta
10 MEZ Nord-Koreio YONG-GI Ryang (梁勇基, 량용기)[1]
11 ANT Japanio Naoki Ishihara
13 DEF Japanio JASUHIRU Hiraoka
14 MEZ Japanio KANAKUBO Ĵun
16 MEZ Japanio Gakuto Notsuda
17 MEZ Japanio Shingo Tomita
18 MEZ Japanio Hirotaka Mita
20 ANT Brazilo Crislan Henrique da Silva de Sousa
21 GOL Japanio Kentarou Seki
22 GOL Japanio IŜIKAŬA Kei
23 MEZ Japanio Joŝihiro Nakano
25 MEZ Japanio Naoki Sugai
26 MEZ Japanio FUĴIMURA Keita
27 DEF Japanio OIŬA Kazuki
29 MEZ Japanio KOBAJAŜI Ŝouta
30 ANT Japanio Takuma Nishimura
31 MEZ Japanio Shunsuke Motegi
32 DEF Japanio KOĴIMA Masaja
34 MEZ Japanio KEIJY Ŝihaŝi
35 GOL Sud-Koreio YUN-OH Lee (이윤오)
50 DEF Japanio MASUŜIMA Tacuja


Iuj (pliaj) futbalistoj de la klubo

[redakti | redakti fonton]

Kaj jen iuj elstaraj futbalistinoj de la klubo

[redakti | redakti fonton]

Fortunportanto

[redakti | redakti fonton]

Vegatta, orkolora aglo.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. naskiĝinta kaj ĉiam vivinta en Japanio, interalie en 2000-2003 en universitata teamo kaj 2004-2023 profesie, li tamen inter 2008 kaj 2017 nomumiĝis membro en la Nordkorea nacia teamo de futbalo kaj la FIFA akceptis la membrecon


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]